Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Tri variantoj de unu bildo

Ĉiu lando ŝatas fieri pro siaj eminentuloj, ĉu komponistoj, ĉu pentristoj, ĉu politikistoj... Ankaŭ ĉiu loĝloko. Nia provinco kompare kun la aliaj kaj enlandaj kaj eksterlandaj, estas relative juna — nur iom pli ol 350-jara. Sed ankaŭ ni povas fieri — ĉi tie naskiĝis kaj loĝis sufiĉe famaj personoj. Inter tiuj estas fama rusa pentristo Ilja Repin — li naskiĝis meze de la 19a jarcento en malgranda urbeto Ĉugujev tre proksime de Ĥarkov. Fininte Artakademion en Sankt-Peterburgo ...

Mi ne metas kiel celon priskribi la longan kaj aktivan vivon de la fama pentristo, ankaŭ liajn multnombrajn bildojn, inter kiuj estas la mondfamaj “Portreto de Leo Tolstoj”, “Portreto de A. Pisemskij”, “Portreto de M. Musorgskij”, “Portreto de N. Pirogov”, “Oni ne atendis”, “Ivan la Terura kaj lia filo Ivan” (ĉiuj troviĝas en Tretjakov-artgalerio en Moskvo), “Tiristoj ĉe Volga” (Ŝtata Rusa Muzeo en Sankt-Peterburgo) kaj multegaj aliaj.

Mi ŝatus ĉi tie prezenti verŝajne ne de multaj konatan historion, kiel estis pentrita la fama bildo “Zaporoĵiaj kozakoj verkas leteron al turka sultano”. Foje dum ripozado Repin ekaŭdis de D. Javornickij, historiisto de Ukrainio, leteron vere verkitan de zaporoĵianoj al tiutempa turka sultano Mahomet la 4a, kiu postulis de la kozakoj obeemon. La respondo estis kuraĝe impertinenta, aŭdaca, plena je mokoj kontraŭ la sultano. La letero admirigis la pentriston kaj tiam aperis la unua krajona malnetaĵo, kie estis la ĉefa ideo de la estonta bildo — ĉirkaŭ tablo kun profesia skribisto kolektiĝis kozakoj, diktantaj la respondon por la sultano. Ekde tiu periodo plurajn jarojn Repin laboris pri la bildo. En 1880 la unua olea skizo estis finita. Sed la majstro mem ne estis kontenta pri ĝi kaj daŭrigis labori. Entute ekzistas tri variaĵoj de la bildo. En tiu unua skizo, kiu en 90aj jaroj estis iom reformita kaj korektita, estas ne tiom granda kvanto da zaporoĵianoj, kiuj ĉirkaŭas la skribiston kaj ridegas. Fone estas videbla malproksime la rivero Dnepr. En 1891 estis finita granda bildo, kiun aĉetis Pavel Tretjakov (konata mecenato kaj fondinto de la mondfama moskva Tretjakov-artgalerio). Ĝi troviĝis en la artgalerio, sed en 1930 la bildo estis donacita al Ukrainio kaj nun troviĝas en Ĥarkova ŝtata artmuzeo. Ĝi jam entenas multnombrajn aldonitajn personojn, pluraj el kiuj poste aperis en la finverko farita en 1891. Plene ŝanĝiĝis la fono — la malproksimo estas anstataŭita de moviĝantaj figuroj, fumo de lignofajroj, kio montras la vivon de Zaporoĵia Siĉj (“Siĉj” — loĝloko de kozakoj ĉe

Dnepr, kie situis la kozakaj milit-trupoj de la 16a ĝis la 18a jarcentoj).

Ankaŭ tiu dua variaĵo de la bildo ne kontentigis la pentriston. La tria kaj plej granda bildo estis finpentrita en la 1891. Kiam la bildo estis finita, la unuan fojon ĝi estis eksponita dum la jubilea Repin-ekspozicio, dediĉita al 20-jara pentroagado de la majstro (1891), ĝi estis kritikita de kelkaj personoj. Malgraŭ tio la bildo havis grandegan sukceson kaj estis aĉetita kontraŭ tre alta tiutempe prezo — 35 000 rubloj. La prezo estis tiom alta, ke eĉ Tretjakov ne havis eblecon ĝin aĉeti. La aĉetinto de la bildo estis la rusa caro Aleksandro la 3a. Nun ĝi troviĝas en Ŝtata Rusa Muzeo.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

1. Memportreto de I. Repin.

2. La unua variaĵo de la bildo.

3. La fina variaĵo de la bildo.

Nota voor Hugo! Laŭ opinio de la aŭtoro de la artikolo, indas enmeti ĉiujn 3 bildojn. Mi bone konscias, ke eble ne estos spaco por ĉiuj tri. Do, se la spaco vere mankos, tiukaze bonvolu forlasi la bildon “variant1”.