Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FINNLANDO-FRANCIO

Lignaj naturartaĵoj

Homo ofte estas kvazaŭ sorĉita de la naturo. Dum li migras en maljunaj arbaregoj, lignopecoj kaj stumpoj “alparolas” lin.

En ili eblas “ekvidi” mitajn estaĵojn, fablajn bestojn, bibliajn scenojn. Kiam li sidiĝas sur arbostumpon, li povas kvazaŭ aŭdi la flustradon de gnomoj aŭ troloj, birdoj kaj feoj altiras lian atenton. En muskokovrita ligna ŝvelaĵo aŭ tubero eblas distingi la konturojn de statueto.

Inspirantaj lignaĵoj en Finnlando

La finno Oke Utter nomas sin servisto de la naturo. Li loĝas en la arbaroriĉa, duonsovaĝa municipo Lestijärvi. De dudeko da jaroj li hejmenportas lignopecojn diversgrandajn, kiuj inspiris lin. Sur ĉiun el ili li metas etikedon kun teksto pri la pensoj, kiuj venis en lian kapon dum la tago de ĝia trovo, silente kontemplinte la vivon en la arbaro.

Povas okazi, ke la vivestaĵo aŭ bildo, enestanta en la muta ligno, “aperos” post monato aŭ eĉ post multaj jaroj.

Tri kvaronoj de la kolektata lignomaterialo de Utter devenas de maljunegaj pinoj. Kvarono — de tremoloj kuŝintaj en marĉoj, de betuloj kaj aliaj skandinaviaj arbospecioj. Lin inspiris ankaŭ lignaĵoj, flosintaj en Arkta Maro kaj truitaj de konkolarvoj. Tranĉinte lignopecon per segilo, eblas vidi ene pejzaĝon (ĉielo kaj nuboj, lago kun insuloj, marĉo kun arbarrando) aŭ iun alian surprizon. En lia hejmo konstante videblas ekspozicio de artaĵoj, estiĝintaj rezulte de naturkapricoj. La korton de Utter karakterizas arĝentgrizaj arbotrunkoj sekaj, sur kies branĉoj estas birdegoj kaj feoj. Ofte preterpasantoj haltas surstrate kaj estas invitataj eniri la korton kaj admiri liajn plej novajn prilaboritajn artaĵojn.

Somere Oke Utter kolektas naturartaĵojn, kreitajn de formikoj, larvoj, pegoj, sekve de putro, fulmo, ŝtormo, fajro, akvo, progresinta aĝo. Ofte sufiĉas, ke li nur forigu la rubojn, muskojn kaj tro molajn partojn, kaj la trovaĵo ricevas nomon de scenoj el la Biblio, el la finna nacia epopeo Kalevala aŭ el iu konata mito aŭ fablo. En la kavetojn de la purigita ligna naturartaĵo li povas enmeti unu aŭ plurajn lampetojn, por ke li pli bone vidu la strukturon kaj surfacon. Li farbas la artaĵojn, uzante naturajn kolorigilojn, kiujn li mem fabrikas, muelante buntajn lignopecojn en maljuna kafmuelilo. Ĉiuj liaj trovaĵoj odoras je arbaro kaj plibeliĝas post lavado.

Skandinavia ekspozicio

Oke Utter kune kun kvindeko da artamatoroj kaj skulptistoj okazigas ĉiusomere grandegan subtegmentan ekspozicion sur 1000 m2 en Juva, orienta Finnlando. Ĝi estas la plej granda skandinavia ekspozicio pri lignaj naturartaĵoj, kiun ĉiujare vizitas 50 000 personoj. Nun Utter kaj liaj kolegoj planas meditejon, konstruotan el kruda ligno kaj ornamotan per la plej belaj naturartaĵoj arbaraj. Danke al la naturdonacoj, Oke povis entute dediĉi sin al sia hobio kaj ne plu bredi vulpojn akiri peltaĵojn — laboro, kiu komencis naŭzi lin.

Kelkfoje oni invitis lin aranĝi ekspozicion eksterlande (ekzemple, en Hispanio aŭ Svislando).

Muzeo en Francio

Tamen ne nur skandinavoj estas sorĉitaj de la arbaro. En la franca urbo Cornimont Michel Maurice [miŝél morís] konstruis Muzeon de mil kaj unu radikoj kaj lasas la vizitantojn senpage admiri lignajn naturartaĵojn, kiujn li trovis en la vogezaj arbaregoj kaj ties torentoj. Sur la planko de la muzeo preskaŭ libere kreskas hedero, inter kiu lirlas rojeto kun karpoj.

Sur la muroj kaj bretaroj, sub la plafono kaj en la vitraj ŝrankoj estas centoj da belegaj eksponaĵoj: ligno tute truita de visko; piceotrunko, kavigita de formikoj; tindroj, aspektantaj kiel birdoj aŭ feinoj; lignopecoj, similantaj al bestoj aŭ anĝeloj — ĉio ĉi estas fruktoj de vivlonga serĉado, kiu vigliĝis post la pensiiĝo de Maurice.

La kolektantojn de naturartaĵoj ties proksimuloj povas nomi artistoj aŭ frenezuloj. Tamen ili mem enprofundiĝas en sian hobion, forskuante ĉiujn kromnomojn. Tiuj kolektantoj konas milojn da faktoj kaj legendoj pri arbaroj. La eroj de iliaj kolektaĵoj “ekvivas”, se oni dediĉas tempon “aŭskulti” iliajn vervajn rakontojn.

Saliko