Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KONGO

Impostoj nervozigas la komercistojn

La registaro de Konga Demokratia Respubliko de Kongo decidis, ke ĉiuj enlandaj financaj transakcioj devas okazi en kongaj frankoj. La celo estas bridi la rapidan senvaloriĝon de la mono.

La devizojn necesajn por importo komercistoj akiras parte en bankoj (kie la kurzoj estas fiksitaj de la registaro), sed precipe en kaŝe funkcianta paralela merkato. En decembro 2000, usona dolaro kostis 50 kongajn frankojn en bankoj kaj 120 kongajn frankojn en la paralela merkato.

Ankaŭ la prezoj de la importitaj varoj estas kalkulataj laŭ la kurzo de la paralela merkato. Tamen, la importimpostojn la komercistoj pagas laŭ banka kurzo. Tial la ministro pri financoj en oktobro 2000 decidis, ke tiuj impostoj devas esti pagataj en dolaroj. La decido nervozigis la komercistojn, kiuj sekve altigis la varprezojn.

Ekvidante la katastrofon, la registaro nomumis alian ministron, iom ŝanĝis la decidon kaj forigis multajn aliajn impostojn. En decembro la merkato stabiliĝis. Ĉar la ŝanĝo estis provizora por 45 tagoj, la registaro konfirmis ĝin en januaro 2001. Malgraŭ tio, la prezoj daŭre altiĝis kaj la kurzo de la dolaro sur la paralela merkato kreskis ĝis 190 kongaj frankoj en januaro.

Zandandu Ntomono ZOLA