Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La husaro-aeronaŭto

Li estis poligloto. Laŭdire li regis aŭ almenaŭ bone konis pli ol 25 lingvojn. Kaj li estis aŭtoro, verkis poemojn, eseojn, romanojn, teatraĵojn kaj multajn skribaĵojn, kies ĝenroj ne apartenis al ordinaraj. Li havas sian apartan lokon en la nuntempa literaturo. Foje li ja estis grupema, ekzemple en la 1950aj jaroj li estis la centrulo de la “Viena Grupo”, avangardistoj ĉirkaŭ la Art Club. Ĉi tiu “Art” ne signifis simple laŭmodan adopton de la angla vorto, sed havis — kiel multaj vortinventoj de la aŭtoro — kromsignifon. Lia nomo nome estis Artmann (“Viro de la arto”), ja ne pseŭdonime; vere li estis Hans Carl Artmann, konata kiel H.C. Artmann — sigelo por abunda fantazio kaj majstra regado de la literaturaj rimedoj.

Lia unua furoraĵo jam indikis la vojon: “Med ana schwoazzn dintn” (“Per nigra inko”) konsekvence uzas la vienan dialekton, iel transpontante la fendon inter estetika eliteco kaj popola amaskulturo. Aliaj verkoj stile sekvis barokajn modelojn; ĉerpis el la lingvoj konataj, inventis transrealajn mondojn. Liaj tradukoj aperis el tiom disaj lingvoj kiel la gaela, la jida, la sveda, la hispana. Li ne nur skribis, sed ofte publike voĉlegis siajn verkojn; restis multaj registraĵoj de ĉi tio.

Estiĝis vivoverko, kiu akiris vastan renomon kaj rekonojn kiel honorigojn kaj premiojn, inter ili la “Granda Aŭstra Ŝtatpremio” (1974) kaj la “Georg-Büchner-premio” (1997, ĉ. 120 000 eŭroj). La lasta ankoraŭ ĝustatempe atingis lin. Jam malforta, Artmann laboris plu, ĝis kormalsano mortigis lin, preskaŭ 80-jaran, la 5an de decembro 2000 en lia naskiĝurbo Vieno.

Kiel multlingvulo li konatiĝis ankaŭ kun Esperanto, eĉ skribis teksteton pri tio, enkondukon en la prozaĵon “En la somero 1935”. La normallingva specimeno (oni preskaŭ ne povas traduki lian literaturan lingvaĵon) paroligu la aŭtoron senkomente:

“En la somero 1935 mia onklo Alois donacis al mi malgrandan lernolibron pri la kimra lingvo, li mem ne povis utiligi ĝin, mi estis danka al li. Li estis ricevinta tiun ĉi libron en la antaŭa jaro dum restado en Anglio de knabino esperantista. Tiam estis granda Esperantotempo, ankaŭ mi lernis ĝin. Mia duona familio lernis ‘Dr. Zamenhofs lingvo’ (tiel!). Mi mem ne estis aparte entuziasma. Esperanto — aventuro? Lingvo, kies substantivoj ĉiuj finiĝas per -o, ankaŭ la inaj? Tio kontraŭsente efikis sur min. Sed la praktika valoro, la amikoj en la tuta mondo, kiujn oni akiras per ĝi, ĝia kapablo kunligi popolojn? Esperanto ne volas premi flanken ies gepatran lingvon, ĝi unuigu kiel dua lingvo ĉiujn homojn — aŭ iel simile.”

Post tiuj ĉi iom svagaj konsideroj abrupte komenciĝas la artisma rakonto.

RÖSSLER Franz-Georg