Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Ĝi jam komenciĝis

Jiři Proskovec skribis pri spirita vivo (MONATO, 2001/2, p. 4). Antikvaj kaj aktualaj profetaĵoj anoncis la ŝanĝojn sur nia planedo. La libro “La lasta eliro” de Mauro Fonseca [maŭro fonseka] klarigas la aferon. La libro ne celas teruri homojn, sed atentigi ilin, ke la regenerado de la homaro jam komenciĝis. Jesuo Kristo diris: “Vi estas la lumo de la mondo. ... Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon (t.e. oni ĝin ne kaŝas), sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo.” (Mateo, 5:14-15).

Délio PEREIRA DE SOUZA