Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Meritanta ne nur reeldonon

Temas pri la dua eldono de kolekto el 28 poeziaĵoj, aperinta en 1977 ĉe La Nuova Frontiera/LF. Pri ĝi estis aperintaj du recenzoj en Literatura Foiro: unu estis (n-ro 47) la antaŭparolo de H. Vatré (kun foresto de unu alineo), la alian (n-ro 52) verkis C. Conterno. Ĉi lasta finiĝis per jenaj frazoj: “...la rezultoj estas mirindaj. Ni atendu, do, la sekvojn de ĉi tiu premiso.”

Tial seniluziige, ke ĉi dua eldono, krom la ekstera lukso, tute ne diferencas de la unua. La antaŭparolo eĉ ne estas ĝisdatigita, krom unu -ita ŝanĝita al -ata; la lokucio “versaro dorminta longe en tirkesto”, skribita jam antaŭ kvaronjarcento, bezonus almenaŭ revortumadon nun, kiam la dormolongo, minimume, duobliĝis. Datoj tute mankas, kaj ke temas pri la dua eldono, spuriĝas nur en preskaŭ kaŝita linio, kie estas la dato de la unua eldono. Eĉ la lokado de la poemoj en la paĝoj restas neŝanĝita, diferencas nur la litertiparo. Egalaj restis la kelkliniaj komentarioj de la aŭtoro mem, kiu pri si parolas triapersone, kvazaŭ pri aliulo. Ununura novaĵo: la aldono de “Stilekzercado”, mikroeseeto pri tradukado de kantoj kaj ritmoj, aperinta jam en Literatura Foiro antaŭ dek tri jaroj, kaj, miaopinie, tute senkoneksa al la poemaro.

Se fine ni venu al la kerno, la poemoj estas diversnivelaj. La unuaj provoj estas de knabo ankoraŭ adoleska en la aĝo kaj en la inspirfontoj, en la verstekniko kaj en la lingvomajstrado. Cetere, la aŭtoro verkis por propra bezono kaj tute ne supozis pri publikigo: la epoko estis je la fino de la milito, en la distaŭzita Belgio. Se klasi ĉi poemojn laŭ la terminologio de Auld, ili apartenus al la primitiva romantismo, kvankam la iama recenzo de Conterno ilin klasas en la polurita. Sed apartaĵo ege atentinda jam en ĉi unuaj poemoj estas la subtila rimkonstruo, evidentigita de Silfer en fina gloso: rimas inter si radikoj, kaj finaĵoj rimas sendepende (la antaŭparolo de Vatré identigas tion kun parnasgvidlibra aborta rimo, sed fakte ĝi estas fenomeno alispeca).

Post deko da paĝoj, la stilo altiĝas subite: evidentas sufiĉe longa tempopaso post la unuaj provoj. La renkonto kun la virino kiu estos lia edzino, la vojaĝoj tra la vasta mondo, la vivo en sia plena aktivado, la vivo jam en retrospektivo, kvankam la lastaj poeziaĵoj estis verkitaj antaŭ ol atingi la duonjarcenton. La poemoj evoluas de la nuraj rapidaj impresoj kaj disvolviĝas kvazaŭ rakontoj: forlasinte mallongajn versojn, ili fariĝas pli kompletaj, kvazaŭ parolante ne plu al si mem, sed al la leganto. La verstekniko evoluas, kaj la latento de la lingvo dismontriĝas: sed, maloftaĵo inter la samtempaj poetoj, la lingvo restas klara kaj plene komprenebla, facile flua, ĝuebla.

Valano ŝatas Esperanton kaj ĝian esprimkapablon internan, kaj ne bezonas uzi neordinarajn vortojn aŭ kunmetojn, nek torditajn frazojn. La leganto pluiras facile, sen la streĉo de malfacila kompreno. Pluraj poeziaĵoj estas sen rimo kaj kun nur fona ritmo, aliaj estas, male, tiom rimitaj kaj tiom ritmitaj, ke ili taŭgus por rekantaĵoj: versofinoj rimantaj per tabelvortoj, aŭ viraj rimoj per personaj pronomoj.

Du baladoj skurĝas la lakeojn de unu aŭ la alia el la ĉefaj ideologioj de la lasta duonjarcento; sed Valano-Piron estas psikologo (tiun profesion li akiros fine, post periodo kiel interpretisto), kaj al la homo li ĉiam indulgas. Eĉ en plej amaraj momentoj aperas optimismo. Sentiĝas en la temaro iuj reeĥoj el la infanrasa Auld; sed alia estas la pritrakto: pli simpla, malpli altnivela filozofie, kvankam ne malsupera poezie.

Kio pri Piron inter la du eldonoj de ĉi poemaro? Atentulo pri eldonado certe rimarkis la sukceson de la ritme aperintaj Ĉu-romanoj kaj de aliaj prozaj verkoj diverstemaj, el kiuj iuj atingis ankaŭ vendorekordojn. Piron produktas abunde, li prelegas, li novelas. Li poetis ne plu, eble nur sporade. Bedaŭrinde: Malmalice estus meritinta, krom reeldonon, pluan ĉapitron.

Carlo MINNAJA

Johán Valano (ps. de Claude Piron): Malmalice. Serio Originala Literaturo. Eld. Internacia Esperanto-Muzeo, Vieno, 2001. 64 paĝoj. ISBN 3-901752-22-6. Prezo ĉe FEL de la unua eldono: 4,50 eŭroj + afranko. Prezo de la dua eldono ankoraŭ ne konata.