Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Pensoj kaj sentoj

La libro Esprimo de sentoj en Esperanto de la fama esperantisto Edmond Privat allogas jam per sia titolo. Kiu ne volas bele kaj ĝuste esprimi siajn pensojn kaj sentojn? Tamen ĉi tiu libro estas nek vortaro de bildecaj esprimoj, nek lernilo pri uzado de afiksoj aŭ ĝenerale vortfarado, nek praktika gvidilo simila al “Kiel diri al la knabino pri sia amo” aŭ “Kiel priskribi siajn suferojn kaŭzitajn de venonta vizito al dentisto”. La libro estas adresita al amantoj de lingvo, kiujn interesas la esprimaj rimedoj kaj ebloj de Esperanto aparte kaj kompare kun aliaj lingvoj. Lingvamaj personoj povas fariĝi studentoj de doktoro E. Privat – ja la verko estas resumo de lia kurso por lingvoscienca fako de beletristika fakultato. Ne konfuziĝu, se vi ne konas lingvistikajn terminojn. La aŭtoro intence evitas ilin por fari la verkon komprenebla por ĉiu. Plie, la stilo de E. Privat estas tiom facila kaj alloga, ke, eĉ se li dezirus klarigi ion speciale sciencan, la leganto komprenus ĉion, ne rimarkante malfacilaĵojn. La rakonto estas mirinde figura: ĉu vi komparis iam fundamenton de lingvo kun klavaro de piano, aŭ homon, malbone parolantan en fremda lingvo, kun ties sklavo?

La verko enhavas dek ĉapitretojn. El la aŭtora enkonduko oni ekscias, ke la unuaj kvar ĉapitroj koncernas la lingvon Esperanto ĝenerale, sen speciala atento al esprimrimedoj. La sekvantaj ses ĉapitroj priskribas, kiel elementoj de la lingvo iĝas iloj por sentesprimado. Oni povas tre facile orienti sin en la libro, ĉar ĉiun ĉapitron antaŭas detala listo de ĝiaj temoj.

E. Privat plurripetas, ke la libro ne pretendas esti plena kaj sistema studo de esperanta stilistiko, sed ke ĝi nur montras la vojon al tia studo kaj celas veki intereson pri ĝi.

La aŭtoro asertas, ke ĉiuj lingvoj uzas esence la samajn esprimrimedojn. Li konsideras kvin ĉefajn rimedklasojn: sona plilaŭtigo de iu aŭ alia frazero, ŝanĝo en vortordo, forigo aŭ ripeto de vortoj, elekto de pli taŭgaj vortoj, kreo aŭ modifo de vortoj. Evidentiĝas, ke Esperanto malgajnas kontraŭ naciaj lingvoj nur en kvanto de sinonimoj; samtempe ĝia ebleco produkti novajn vortojn estas senlima.

E. Privat analizas fortajn flankojn de Esperanto rilate al sentesprimado kaj klarigas kialojn de malsukceso de iuj esprimrimedoj.

Ni konsilas legi tiun ĉi verkon al adeptoj de la “severa” parolstilo, al tiuj, kiuj timas uzi “nevortarajn” vortojn kaj “nelernolibrajn” esprimojn. Eble, la aŭtoro konvinkos tiajn esperantistojn, ke ĝuste nekutimaj, neatenditaj parolturnoj estas la plej trafaj por esprimi “sentan koloron”.

La tuta libro estas trapenetrita de amo al Esperanto kaj de konvinkiteco pri ĝia esprimpleneco. Tia konvinkiteco altiras legantojn kaj, interalie, faras tiun ĉi verkon riĉa fonto de argumentoj, kiujn tiom ofte esperantistoj ne povas trovi en disputoj kun neesperantistoj pri la valoro de Esperanto.

La unua eldono de Esprimo de sentoj en Esperanto aperis en 1931. La nova eldono, pretigita de Internacia Esperanto-Instituto, estas jam la kvina. Kiel aneksaĵojn la libro enhavas kronologian tabelon de la vivo de ĝia talentega aŭtoro Edmond Privat kaj eltiraĵon el lia bibliografio.

Anna kaj Mati PENTUS

Edmond Privat: Esprimo de sentoj en Esperanto. Eld. Bambu Ltd, Varna, 2000. 56 paĝoj glue binditaj. ISBN 90-805651-1-3. Prezo ĉe FEL: 6,60 eŭroj + afranko.