Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Supraĵeco super ĉio

En unu el la multaj diskutlistoj en interreto iu levis demandon pri aktuala termino. Tuj kelkaj aliaj elpafis komentojn, denove tuj aliaj respondis. Sed post kelkaj tagoj de debatado iu devis konfesi, ke li tro rapide respondis, alia, ke li ne sufiĉe traserĉis vortarojn, kaj tria koncedis, ke iun tekston li ne legis ĝisfine antaŭ sia pli frua kontribuo. Fine nova diskutanto demandis, kial neniu antaŭe pensis pri tre simpla solvo, kiu eblus en tiu okazo.

La granda avantaĝo de interreto — enorma rapideco — facile povas renversiĝi, tiel ke avantaĝo fariĝas malavantaĝo: supraĵeco, al kiu miskondukas la eblo de tuja, fulmrapida respondo. Pripensante respondon dum unu, du tagoj oni ja ne ekspluatus la superecon de tiu ĉi komunikilo, kiun ĝi havas kompare al ĉiuj aliaj, ĉu ne?

Krome, tia konduto de uzantoj de interreto perfekte kongruas kun ĝenerala malsano de nia “moderna” tempo: supraĵeco regas ĉie ajn. Ĝiaj precipaj akcelantoj estas amaskomunikiloj kaj ties partneroj: politikistoj, fakuloj ĉiaspecaj, eminentuloj de sporto kaj “moderna vivo”, kiel nomiĝas la koncerna rubriko en nia revuo, en aliaj — multe pli moderne — life style, kion ajn tio povas signifi.

Teruraj sekvoj

Ekzemploj, al kiaj teruraj sekvoj povas konduki supraĵeco, abundas en amaskomunikiloj. Antaŭ kelkaj monatoj en germana urbeto mortis neblanka knabo en publika naĝbaseno; iom poste lia patrino asertis en bulvarda gazeto, ke mortigis lin dekstremaj gejunuloj. Tuj ĉiuj aliaj amaskomunikiloj kun abomeno distrumpetis tiun ĉi aserton, sen mem esplori la kazon, politikistoj tuj esprimis sian teruriĝon per draŝaj vortoj. La urbeto misfamiĝis ene de kelkaj tagoj kiel centro de novnaziismo, prokuroroj kaj polico devis denove esplori la aferon, sed la rezulto estis same klara kaj evidenta kiel post la unua enketo: la kompatinda knabeto mortis sen iu ajn ekstera influo, do neniu dronigis lin. Sed la reputacio de l’ civitanoj de tiu urbo estis detruita.

Tre ŝatata metodo de supraĵeco estas pluki el longa teksto aŭ parolado unu solan frazon, kiu izolite povas ricevi alian signifon ol ĝi havas en la kunteksto. Tuj post disvastigo en amaskomunikiloj aliaj reagas al tia frazo, foje ne el si mem, sed ĉar iu ĵurnalisto alvokas kaj demandas: “Kion vi diras pri tiu terura frazo?”. Kaj la demandito respondas, sen koni la fonon de la tuta afero. Tiel okazis — por resti en Germanio — kiam konservativa politikisto diris: “Mi fieras esti germano.”. Tuj verdula ministro denuncis lin, esti proksima al novnaziismo. El tio estiĝis ene de nur kelkaj tagoj akrega disputado pri la demando, ĉu germanoj, konsiderante la teruran historion, rajtas esti fieraj pri sia lando. Kvazaŭ Germanio ne havus pli gravajn problemojn, tiutempe ekzemple bovofrenezon kaj buŝ-hufan malsanon (aftozon).

Danke al televido

La evoluon al supraĵeco, kiel konate, ni dankas precipe al televido. Tiu ĉi plej efemera el ĉiuj amaskomunikiloj per la moviĝantaj bildoj malhelpas koncentriĝi sur informenhavo. El tio oni konkludis, ke necesas redukti informojn al “kernaj” enhavoj — pli ĝuste al malprofundeco, supraĵeco do. Krome oni reduktis “sekajn” temojn el politiko, ekonomio kaj socio favore al “facilaj” temoj el la jam menciita moderna vivo. Iom poste sekvis radiofonio, kiu pli kaj pli plenigis siajn programojn per muziko kaj babilado. Eĉ en seriozaj radioprogramoj hodiaŭ informelsendoj daŭras ofte nur tri minutojn, inkluzive de veterprognozo. Mi memoras, ke iam tiuj informelsendoj daŭris minimume 15 minutojn. Sed nun oni prezentas al ni la tutan mondon en tri minutoj. Tio ne eblas sen supraĵeco.

Tro longaj artikoloj

Fine la tendenco al supraĵeco kaptis ankaŭ revuojn, gazetojn kaj eĉ ĵurnalojn. La devizo estas “unu bildo eldiras pli multe ol mil vortoj”, kaj la pravigo de ekstrema koncizeco (t.e. supraĵeco) estas: homoj ne legas longajn artikolojn. Kaj preferas amuzon kaj distron. Sed tiaj asertoj ne fariĝas pli ĝustaj nur pro tio, ke oni daŭre regurdas ilin. Male, gazetaro, kiel malplej efemera el ĉiuj amaskomunikiloj, havus la ŝancon kompensi la supraĵecon de elektronikaj komunikiloj per fundaj kaj profundaj artikoloj.

Sed ekzistas signoj, ke ne malmultaj homoj ne plu kontentas pri supraĵeco. Plej banalaj televidprogramoj rapide perdas spektantojn. En Germanio, ekzemple, grandaj seriozaj ĵurnaloj ne nur ne perdis sed eĉ konstante gajnas abonantojn — malgraŭ ekstreme longaj artikoloj kaj malmultaj bildoj. Kaj inform-kanaloj en televido, kiuj tutdiurne raportas pri aktualaĵoj, trovis fidelan adeptaron.

Kiam antaŭ kelkaj jaroj en Germanio kiel unua stacio (duonŝtata) Bavara Radio enkondukis pure informan programon, la cetero de la lando ridis pri la frenezaj bavaroj. Hodiaŭ tiu programo estas unu el la plej aŭskultataj. Germanaj eldonejoj ĵus komunikis, ke post jaroj de stagnado nun denove libroj estas multe vendataj — eĉ al infanoj kaj junuloj. Do supraĵeco eble tamen ne plu super ĉio?

Stefan Maul