Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERNACIA KOMERCO

Inkotermoj

En la rubriko “Libroj” en MONATO 2001/3 aperis komentario pri Inkotermoj fare de Bruno Flochon. Mi kiel unu el la prizorgintoj dankas lin pro la preciza, fakula prezento. Mi tamen estas iom skeptika pri lia profetaĵo, ke “kampanjo por diskonigi Inkotermojn okazas nuntempe en Usono, kaj ni povas esperi, ke tiu ĉi versio estos vere uzata tutmonde”.

En Usono praktikiĝas alia regularo nomata Usonaj fremdland-komercaj difinoj (“Revised American Foreign Trade Definitions”). Jen kion s-ro Flochon kompreneble bone scias. Mi nur volus doni iom da klarigo por laikoj.

Strange, ili estas parto de la tiel nomata Unuigita komerca kodo (“Unified Commercial Code”). Strange ĉar, kvankam ili estas leĝaj, ili ne estas devigaj: ili fariĝas devigaj nur kiam ili estas enkorpigitaj en individua kontrakto. La anglosaksa jursistemo, kontraste al la kontinent-eŭropa, havas tiajn unikaĵojn. Kial “unuigita”? Ĉar Usono estas vere neunuigita lando, federisma, tiel ke komerca kodo diferencis de ŝtato al ŝtato, komponanta la nordamerikan “Union”. Tio ne estas tre efika en komerco, kie estas postulata efikeco antaŭ ĉio. Ŝtatoj do unuformigis sian kodon laŭ interkonsento.

Tiamaniere, Usono estas preskaŭ la sola lando, kie la Inkotermoj ne regas, ĝuste kiel ĝi estas preskaŭ la sola lando, kie la metra sistemo renkontas persistan reziston. Ĝiaj tre potencaj Usonaj Komercaj Reprezentantoj estas konataj kiel harditaj negocantoj. Onidire (povas esti apokrife) ili asertis ke la japana lingvo estas nedoganimposta bariero. Povas okazi ke la Inkotermoj estus deklaritaj de ili kiel nedoganimposta bariero starigita de la eŭropanoj kaj azianoj.

En realo tamen tiu ĉi esceptiĝo ne kaŭzas praktikan obstaklon. Plej multaj difinoj estas similaj. La sola granda malsimileco estas nur unu: la FOB laŭ la usona regulo signifas FCA de la Inkotermoj. Nome, kiam neusonanoj diras “FOB Nov-Jorko”, ĝi signifas, ke la vendanto liveras la varon sur la ŝipo ekveturonta el la haveno de Nov-Jorko, dum usonanoj komprenas, ke la vendanto transdonas la varon sur vagono sidanta en unu el la du fervojstacioj de Nov-Jorko aŭ sur kamiono en la loko interkonsentita inter la kontraktantoj. Se ni inkotermuloj volas diri en la usona lingvo, kion ni komprenas sub FOB Nov-Jorko, ni nur devas diri “FOB ŝipo (‘FOB vessel’) Nov-Jorko”.

YAMASAKI Seikô