Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

AFTOZO

Tro da demandoj, maltro da solvoj

Laŭ Tony Blair [teŭni blea], la ĉefministro, la krizo estas regata; tamen daŭre mokas senpovajn politikistojn la natura mondo – ĉi-foje en la formo de afta febro, kiu pli kaj pli afliktas Brition (kaj ne nur). Ĉiuvespere, en televidaj novaĵoj, milionoj da britoj vidas la malveron de ministraj asertoj: bienistoj, nun finfine helpataj de armeanoj, bruligas siajn bestojn – siajn ŝafojn, ŝafidojn kaj bovojn. Amase. Kaj poste elfosas enormajn tranĉeojn, en kiujn per buldozoj ili ŝutas la kadavrojn, kies alumet-specaj kruretoj siluetiĝas kontraŭ ĉieloj funebrigataj de la fumo de sennombraj ŝtiparoj. Ĉi-jare en la brita kamparo forestas printempo. Sezonas nur senespero. Kaj atendado. Ĝis la veterinaro venas kaj konfirmas: “Mi bedaŭras, sed ankaŭ via brutaro ...”

Tiuj, kiuj vivas en aŭ apud la kamparo, sciis ekde la unuaj tagoj, malgraŭ la – kio? optimismo? naiveco? trompemo? – de politikistoj, ke normaleco estas nuligita. Tuj videblis – teorie por ne disvastigi ĉi tiun modernan peston – baritaj kamparaj padoj en regionoj mejlojn for de la unuaj kazoj; afiŝoj minacantaj vaguntojn per monpunoj ĝis kvin mil pundoj; ĉe bienaj kradpordoj krude kaj haste desegnitaj ŝildoj kun devizo “Ne eniru” kaj matoj trempitaj en desinfektaĵo. Tamen vanas matoj. La febro ja eniras. Eniras kaj eniradas. Aftoza febro respektas nek afiŝojn, nek desinfektaĵojn, nek politikistojn. Ĝi atakas – tion tro malfrue konstatis Blair – gerile, spitante la rimedojn de alte evoluinta, alte ekipita ŝtato. En situacio tia la sola certeco estas necerteco: se ne, kiel klarigi la konfliktajn konsilojn de tiel nomataj fakuloj – medicinistoj, veterinaroj, agrikulturistoj?

Faktoj aŭ famoj?

Ekzemple: neniu komprenas, povas klarigi la devenon de la epizootio. Kelkaj kulpigas bienistojn, kiuj transportas bestojn al foiroj kaj buĉejoj en foraj partoj de la lando por havigi al si plej favorajn prezojn (tiel disvastigante la febron). La bienistoj kulpigas politikistojn, kiuj por ŝpari monon dum la 90aj jaroj fermis malgrandajn regionajn buĉejojn. La politikistoj kulpigas superbazarojn, kiuj profitocele ekspluatas kaj premas bienistojn. Dume la bulvardaj gazetoj ne scias, ĉu kulpigi la Eŭropan Union – aparte la komunan agrikulturan politikon – aŭ infektitajn nutraĵo-restaĵojn importitajn el Suda Afriko (aŭ kontraŭleĝe akiritajn de ĉina restoracio) kaj donitajn al porkoj ĉe bieno en nord-orienta Anglio. Faktoj aŭ famoj: kiu scias?

Same konfuzaj restas respondoj al eĉ plej bazaj demandoj. Ĉu fakte tiu ĉi morbo sufiĉe gravas por pravigi mortigon de miliono da bestoj? Pretendas kelkaj (kaj neas aliaj), ke afliktitaj ŝafoj kaj bovinoj, post kelkaj malagrablaĵoj, resaniĝas: la bestoj ŝajne ne tiel grasas kiel antaŭe (kaj do liveras malpli da profitoj), sed ĉu ne vivo – tiel la argumento – preferindas kontraŭ morto? Kaj plie: en Britio la tiel nomata agro-industrio valoras nur 2 % de la nacia ekonomio (kompare kun 10 % rilate al turismo agonianta pro limigata alirebleco al kamparaj, do feriaj regionoj): ĉu ne pli saĝe permesi al aftozo laŭvole, laŭnature, faligi kaj falĉi? Tiel laŭdire superfluus mortigo de ankoraŭ sanaj bestoj – pafitaj por krei senbestajn zonojn ĉirkaŭ afliktitaj regionoj, por ke ne infektiĝu, unu post la aliaj, najbaraj kaj apudaj gregoj. Sed – bizare – ankoraŭ ne estas deviga la amas-mortigo de sanaj bestoj en la sekureco-zonoj: decidu unuopaj bienistoj. Ĉiaokaze la politiko senefikas: aftozo laŭdire – oni ankoraŭ ne certas – portatas de birdoj, kamparaj bestetoj, aŭ eĉ de la ventoj. Tiel ĝi transsaltas bienojn.

Pejzaĝo prihimnita

Kaj kio pri vakcino? Britio ankoraŭ ne uzas ĝin. La registaro dum la unuaj semajnoj forte kontraŭis vakcinon: vakcinitaj bestoj ne eksporteblas (kaj do ekonomie senvaloras), ĉar – laŭ la ministroj – ili tenas en si la malsanon. Plue: fakuloj montris sin tute nekapablaj interkonsenti pri la efikeco de vakcino. Sed kvin semajnojn post la komenco de la krizo la registaro – finfine – ekkonsideras vakcinon. Opinio-ŝanĝo, kiu plaĉas aparte al bienistoj en la pitoreska Laga Regiono, kiuj timas, ke sen vakcino la duonsovaĝaj tieaj montaraj ŝafoj ĉiuj pereos – ŝafoj nomataj ‘montaj bienistoj’, ĉar, manĝante, ili nature prizorgas sian medion: herbon, arbustojn, arbojn. Do pereos ankaŭ – tiel la prognozoj – nun tradicia, ŝatata montara pejzaĝo prihimnita de anglaj poetoj kiaj Wordsworth, Coleridge kaj Shelley.

Tamen oni ne tro emociiĝu. Oni ne histerie reagu – eĉ se oni disponus la rimedojn – kiel kronprinco Charles [ĉalz] aŭ la Duko de Westminster [ŭéstminsta], la plej riĉa terposedanto en Britio, kiuj donacis centmilojn da pundoj al “suferantaj” bienistoj. Neniom, parenteze, ili donacis al elpostenigitaj karboministoj, ŝtal- aŭ aŭto-laboristoj. Estu savitaj la bienoj – diablen la fabrikoj! Daŭre okupas la kamparo en la mensoj de britoj simpligitan, idilian lokon: forgesite estas, ke ankaŭ agrikulturo estas industrio foje kruela, sendube ekspluatema kaj certe profitocela. Bienistoj, kiuj ĉiuvespere en la televido prilamentas la sorton de siaj bestoj, kutime senpripense, senskrupule forsendas ilin al buĉejoj kaj al morto. Bieno-bestoj ekzistas ne por ornami la paĝojn de infanaj libroj (aŭ la konsciojn de princoj kaj dukoj), sed por esti breditaj, buĉitaj, brogitaj kaj finfine buljonigitaj.

Kaj, meze de konfuzo, konflikto kaj ĥaoso, nepras perspektivo. Perspektivo, kiu memorigas, ke kvin semajnojn post la eltrovo de la malsano, pereis pro afta febro aŭ ties konsekvencoj nur 1,3 % de la tuta bien-bestaro en Britio; ke estas afliktataj nur 0,3 % de la brita bienaro. Krizo, jes; katastrofo, jes: sed eble la plej granda krizo, la plej granda katastrofo konsistas el tio, ke – spite al spertuloj – neniu klare vidas kialojn, neniu klare vidas konkludojn.

Paul GUBBINS

Dume ... kiel regas irlandanoj?

La Irlanda Respubliko troviĝas en alarm-stato post malkovro de la unua kazo de aftozo en regiono apud la landlimo kun Nord-Irlando. La morbo jam estigas perdojn ne nur inter bienistoj, sed ankaŭ inter hotelistoj kaj aliaj, kiuj vivtenas sin pere de turismo. Tra la tuta lando kunvenoj, sportaj eventoj, ĉeval-vetkuroj kaj aliaj spektakloj – eĉ, laŭ la radio, “virinaj te-rondoj” – estas nuligitaj. Pro tio minacas senlaboreco: laŭ gazeto “de hotelkuiristoj ĝis cirkaj leon-dresistoj”. La rimedoj kontraŭ la febro estas verŝajne la plej severaj en Eŭropo. Ĉi-jare senprecedente ne okazis tradiciaj paradoj en la nacia tago de Sankta Patriko.

IRL