Mirjana ĴEĴELJ
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Unu el la tuttagaj ekskursoj de la 86a UK en Zagrebo celos la nacian parkon “Lagoj de Plitvice” [plítvice], kiu situas je 139 km sude de Zagrebo. Ĝi facile atingeblas, ĉar ĝi troviĝas tuj apud la vojo, kiu ligas la kroatan ĉefurbon kun la ĉemara regiono Dalmatio.
La parko etendiĝas sur areo de 295 km2 en la orienta parto de la montara kaj arbarriĉa regiono Lika, en kiu elstaras la montoj Mala Kapela kaj Plješivica. La plej alta pinto (1280 m) de Mala Kapela estas ankaŭ la plej alta pinto de la lagoj de Plitvice. Kvankam la parko estas je nur 80 km for de la Adria maro, en ĝi tamen regas kontinenta klimato, ĉar la Velebit-montaro (kun plej alta pinto 1757-metra kaj longeco de 145 km) disigas tiun regionon de la maro.
En la lagoj de Plitvice oni ĝuas freŝecon, belecon de lagaj kaj vegetaĵaj koloroj, vidindaĵojn de bruaj kaj ŝaŭmaj akvofaloj kaj kaskadoj ... La okuloj de vizitantoj ripozas, rigardante la verdaĵon de arbaroj — koniferaj kaj alifoliaj, de arbustoj, herbejoj kaj floroj. Videblas papilioj samkiel aŭdeblas pepado de multaj birdoj (140 specioj en la parko). Eblas piediri laŭ la 8200 metrojn longa lagozono (kune kun la limoj de kelkaj golfetoj ĝi longas 9050 m), sed oni povas veturi per elektra trajneto certan distancon de la vojo ĉirkaŭ la lagoj kaj gajni pri la parko ĝeneralan impreson, kiu ofte restas la plej grava! Fakte oni proklamis la lagojn de Plitvice Nacia Parko en 1949, kaj ĝi estis enskribita en la UNESKO-listo de monda kulturheredaĵo en 1979.
La nacia parko “Lagoj de Plitvice” estas unika, ĉar ĝi prezentas eksterordinaran fenomenon de kalkŝtona hidrografio: 16 lagoj kaj multaj lagetoj situas kaskade kaj estas kontinue ligitaj kun akvofaloj. La diferenco de alteco inter la plej supra lago kaj la komenco de la rivero Korana kiel fino de la laga sistemo estas 156 m. La lagoj dividiĝas je supraj kaj subaj. La geologia strukturo de iliaj fundamentoj estas tute malsama: la supraj lagoj formiĝis sur mildaj larĝiĝoj de dolomitoj, kaj la subaj en kalkŝtona kanjono, kie la majesta akvofalo Sastavci transformiĝas kaj plu fluas kiel la rivero Korana. Ĝi forlasas la lagojn, en la unua parto de sia fluejo, estigante kvar kaskadojn.
La laga sistemo funkcias enkadre de biologi-dinamika procezo, kaj nome: la pluvakvo, kiu fluas tra la supraĵa tertavolo akiras karbondioksidon, acidiĝas kaj solvas la karstajn fundamentojn — dolomito kaj kalkŝtono. Pere de specialaj specioj de algoj kaj muskoj la kalcia kaj magnezia karbonato sedimentiĝas en formo de kristaletoj. Tiuj lastaj gluiĝas al la muko, sekreciata de bakterioj kaj unuĉelaj algoj, estigante apartajn ŝtonsedimentojn, nomatajn travertino. Se oni rigardus la muskokurtenojn, en kiuj tra travertinaj barieroj trairas akvo, oni rimarkus, ke la muskokreskaĵoj estas verdaj kaj molaj, plejparte sen travertino. La lastjaraj muskokreskaĵoj estas travertinaj, kaj pli maljunaj muskoj estas flavetkoloraj kaj tute ŝtoniĝintaj. Tiel kristaletoj amasiĝas kaj kreas travertin-formaĵojn, kiuj estigas barierojn, kanalojn, akvofalojn kaj kaskadojn. Tiu plantdevena travertino estas unikaĵo de la lagoj de Plitvice. Kristaletoj kovras ankaŭ la fundon de subaj lagoj, pro kio povas ekzisti lagoj sur poreca fundo kalkŝtona.
El la supraj lagoj la unua kaj plej alta estas lago Proŝĉansko (636 m super la marnivelo, surfaco 0,68 km2, profundo 37 m). La supraj lagoj finiĝas per multnombraj lagetoj, kiuj kune nomiĝas Burgeti. La meza, plej granda kaj plej profunda lago estas Kozjak (534 m super la marnivelo, surfaco 0,83 km2, profundo 46 m), meze de kiu kuŝas insuleto Stefanija. Proksime al tiu insuleto veturas ekologia elektroŝipo por vizitantoj. La akvo el Kozjak falas en la subajn lagojn kaj de tie ĝi trairas tra la granda akvofalo Sastavci al la kanjono de la rivero Korana, situanta je 483 m. Tra la akvofalo Sastavci en la riveron Korana enfluas ankaŭ la rivereto Plitvica, trapasante tra la 76 metrojn alta akvofalo.
El la kalkŝtona fundamento dekoj da riveroj enfluas en la lagojn. Plej konataj el ili estas Matica (konsistanta el la Blanka kaj Nigra riveroj); rivereto Rijecica, rivereto Plitvica kaj multaj subteraj riveretoj, inter kiuj iuj ne apartenas al la parko.
Al la naturvaloro de la nacia parko apartenas ankaŭ speleologiaj fenomenoj. En la areo de la supraj lagoj ekzistas la travertina bariero Labudovac. Trairinte tra ĝi, la fluanta akvo ŝanĝas sian direkton. Tie estas multaj grotoj kaj duongrotoj, nomiĝantaj “Grota ĝardeno”. Tamen la plej multaj grotoj troviĝas en la kalkŝtona parto de la parko, t.e. ĉirkaŭ la areo de la subaj lagoj.
La plej granda groto estas Golubinjaĉa, longa je 165 m. Ĝi havas du grandajn truojn, altajn respektive 24 kaj 46 metrojn. En la groto ekzistas elĉizita ŝtuparo el 230 ŝtupoj. Specialaĵo de la nacia parko estas grotoj el travertino, estiĝintaj sub la akvofaloj. Multaj el la grotoj sur la parka areo ne atingeblas, kaj iuj el ili ne plu viziteblas pro ŝanĝo de la akvodirekto. Multaj el la grotoj estas loĝejoj de vespertoj.
Pli ol tri kvaronojn de la parko okupas bone konservitaj arbaroj. Inter 400 kaj 1280 m super marnivelo ekzistas 11 arbaraj sektoroj. La arbaroj funkcias kiel protekta zono ĉirkaŭ la lagoj. Ĝi reguligas la klimatajn kondiĉojn, ebligas vivon kaj disponigas kaŝejon al multnombraj ĉasbestoj, krome purigas la aeron kaj malhelpas tererozion. Tiu zono influas la dislokiĝon de pluvakvoj kaj la abundecon kaj stabilecon de la fontoj. La plej multnombra arbo estas la fago, kiu okupas 73 procentojn de la arbara areo; la abioj — 22 procentojn. Inter aliaj arbospecioj, menciindas aceroj, kverkoj ktp.
La plej bone konservita arbarparto troviĝas en la nordokcidenta angulo de la parko, nome en la praarbara rezervejo “Čorkova uvala”. Tie ĉi sur areo de 80 hektaroj estas netuŝita praarbaro, konsistanta el fagoj kaj abioj. Ĝi estas leĝe protektata kiel arbara rezervejo.
En la arbaro vivas bestoj, el kiuj menciindas brunaj ursoj kaj lupoj. Ĉi tie vivas ankaŭ la rara kaj protektata lutro, kaj ankaŭ sovaĝaj katoj, musteloj, meloj, kapreoloj, cervoj kaj aproj.
La riveretoj de Plitvice riĉas je fiŝoj (ĉefe trutoj, eĉ ties kalifornia specio) kaj je kankroj.
Satĝuinte naturbelaĵojn, agrablan birdpepadon kaj bonodorojn, oni povus viziti surloke bonajn restoraciojn kaj manĝejojn por gustumi gastronomiajn specialaĵojn kaj trinki bonkvalitajn vinojn.
Mirjana ĴEĴELJ