Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Qinghai-Tibeta fervojo konstruota

Antaŭ nelonge la ĉina registaro oficiale sankciis konstruon de la Qinghai-Tibeta fervojo. La komenco de la laboroj okazos laŭplane en la dua duono de 2001.

La fervojo situos sur la Qinghai-Tibeta altebenaĵo kaj longos pli ol 1100 kilometrojn. Ĝi komenciĝos en la urbo Eermu en Qinghai-provinco kaj kondukos norden ĝis Lhasa, ĉefurbo de Tibeto. Ondante laŭ topografio, la linio devos serpentumi tra altaj montaroj kaj trans danĝeraj riveroj. Ĉar la altebenaĵo estas meznombre 4000 metrojn super la marnivelo, la fervojo efektive troviĝos sur la monda tegmento.

Malfacilaĵoj neimageblaj

Tibeto estas la unusola ĉina regiono sen fervojo. Sekve, la malfacilaĵoj de la konstruado estas vere neimageblaj. Oni diras, ke la grandeco estos same malofta en la mondo kiel tiu de la Granda Muro.

Finkonstruite, la linio plibonigos la trafikeblojn kaj multe akcelos la ekonomian disvolviĝon de la naciminoritataj regionoj en Tibeto kaj Qinghai-provinco. Por la ĉina registaro la fervojo havas gravan politikan, ekonomian kaj strategian signifon.

Maltrankvilo pro frostinta tertavolo

La nova fervojo nepre trapasos vastan regionon kun dikega frostinta tertavolo. Fakuloj en- kaj ekster-landaj faris kaj faras sinceran konsilon ne komenci la konstruadon antaŭ ol solvi la problemojn kiujn tiu tavolo kaŭzos. Tial multaj personoj vole-nevole dubas pri la fina sukceso de tiu kuraĝiga konstruado.

MU Binghua