Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Pinoj mortas

Laŭ litovaj naturprotektantoj pinarbaroj de suda Litovio povas sperti ekologian katastrofon pro invado de 3-4 cm longaj raŭpetoj de pinaj papilioj. Spertuloj el la departemento de arbaroj kaj protektataj teritorioj asertas, ke tiuj estas la plej danĝeraj parazitoj de pinaroj en Litovio. Unu papilia femalo printempe ovumas sur pinaj pingloj ĝis 300 ovetojn. Post du semajnoj la raŭpetoj komencas ronĝi novajn pinglojn, burĝonojn, stolonojn. Kiam la raŭpoj multiĝas (ili evoluas rapidege), ili nutras sin ankaŭ per malnovaj pingloj. Kaj la pinoj mortas.

Forstistoj konstatis, ke nur en julio 2000a la parazitoj mortigis la pinaron sur ĉirkaŭ 33 000 ha, do kvaroble pli ol dum la antaŭa jaro. Ekstermi ilin per insekticidoj kostus ĉirkaŭ 800 000 eŭrojn. Sed mono por tio mankas. Interalie dum la soveta periodo mono por insektomortigiloj sufiĉis, tamen pro tiamaj ne specialigitaj kemiaĵoj pereis ankaŭ utila faŭno.

Iuj naturprotektantoj opinias, ke ne estas necese batali kontraŭ la invado de parazitoj, ĉar post certa tempo la naturo mem solvos la problemon per animaloj, manĝantaj la raŭpojn. Iliaj malamikoj estas muŝoj, taĥinoj, brakonidoj, insektoj de iĥneŭmona svarmo, ceteraj virusoj. La raŭpojn atakas ankaŭ mikozaj malsanoj, pluraj birdoj, formikoj kaj aliaj animaloj. Tamen forstistoj estas certaj, ke ne eblas prokrasti la defendadon, ĉar la pinaj parazitoj konkeras novajn areojn.

LAST

Helikopteroj disĵetas biologiajn preparaĵojn sur la arbarojn