Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Por spiritlegaĵemuloj

August Vermeylen (1872-1945) estis flandra verkisto, kies verko De wandelende Jood (La migranta judo) unue aperis en 1906. Mi antaŭ nun ne konis ĉi tiun verkiston, kaj legante la verkon mi malfacile kaj nur iom-post-iom sukcesis kompreni ĝian karakteron. La unua ĉapitro, “Ahasvero kaj la Nazaretano” impresis min kvazaŭ teksto uzita de Cecil B. DeMille por unu el ties konataj biblispektaklaj filmoj. Kun siaj grandnombraj anakronismoj, superaktivaj rolantoj, kaj intrigo malfidele bazita sur la evangelioj en la Biblio, mi demandis min, ĉu mi senintence akceptis recenzi ian religian propagandan broŝuron. La “Nazaretano” evidente estas Jesuo; pri Ahasvero mi devis serĉi mian memoron, kaj poste enciklopedion, por trovi, ke tiu estis la nomo de ulo en rakonto “Kurze Beschreibung und Erzählung von einem Juden mit namen Ahasverus” (“Mallonga priskribo kaj rakonto pri judo kun la nomo Ahasverus”) aperinta en 1602. La nomo poste aperis en diversaj rakontoj kaj legendoj, kiel tiu de judo en la tempo de Jesuo, kiu mokis Jesuon kaj neniam mortis sed vagadas la teron ekde tiam. Nu, ĉi tiu unua ĉapitro priskribas la proceson kontraŭ kaj ekzekutiĝon de Jesuo, laŭ la vidpuntko de Ahasvero.

Ĉapitro du estas titolita “Ahasvero survoje al la infero”. Ĝia enhavo memorigis min pri diversaj legendoj pri fremdaj popoloj, troveblaj en antikvaj grekaj kaj romiaj verkoj: tribo en Afriko, kiu lasis sin regi de arbarpavianoj; pedikhomoj, kiuj vivas nudaj en valo kaldronforma, k.s., k.s.. Post tio la enhavo similas iomete al Infero de Dante. La lasta frazo en la ĉapitro diras: “Kaj plej terure estis al li, ke super tiu Infero ploras pro li la okuloj de Kristo.” Ĉu do ja vere temas pri propaganda religia verko, kiu celas teruri la leganton pri vivo en la Infero pro malakcepto de Kristo?

Unuavide, la titolo de la tria ĉapitro ŝajnis konfirmi tiun konkludon: “Ahasvero survoje al la ĉielo”. En tiu tria ĉapitro ni renkontas sanktulon, maljunan ermiton loĝantan en arbaro, kiu penas konvinki Ahasveron pri ia speco de mistikismo: “Se vi nur supozas ke Dio estas, vi povas do trovi nenion alian. Li estas la Nenomebla Lumo. Kiel ĉiuj flamoj supren saltas, tiel ankaŭ via animo povas nur sori al la Lumo.” Nu, tian mistikismon mi ofte trafis en mezepokaj libroj, el kiuj pluraj estas plu popularaj nuntempe inter multaj religiuloj. Evidente, la rakonto ne temas pri kutima propagando kristana. La nuntempaj evangeliistoj neniel urĝas mistikismon. La ĉapitro kulminas per vizio de Kristo, kiu “disverŝis la sangon el la aperta brusto ĉielen kaj super ĉiujn” kaj finas la ĉapitron tre longa frazo: “Ankoraŭ unu momenton Ahasvero aŭdis la orgeneskan tondradon de la Keruboj kaj Serafoj en la lumo, — guto da sango de Kristo falis sur lian koron kiel fajra roso, kaj la krusto krevis, lia koro disfendiĝis, kaj brak-etende li falis sob, al la sufero kaj la necerta krepusko, malbenita, disŝirita, sed plene malferma de amo.” Iom romkatolika versio de mistikismo, mi pensis, verŝajne multe influita de, sed neniel bazita sur, Paradizo de Dante.

Tamen la kvara ĉapitro tre surprizis min. Ĝia titolo “Ahasvero inter la homoj” supozigis al mi, ke mi legos pri agado de Ahasvero dum li proklamas siajn sanktan vizion kaj sperton al la homaro. Sed efektive la enhavo estas tute alia. Ahasvero fariĝas simpla laboristo, tre simpla laboristo, kiu travivas la misfortunon de la laborista klaso. La malsato, la malsano, plena mizero, duonsklaveco. Kaj senĉesa vagado, dum kiu Ahasvero — kaj ni — serĉadas la veron. “Li pensis pri ĉio okazinta, — pri la kantado de la anĝeloj en la eterna aŭtoro, pri la kantado de la sireno en la arda obskuro, — sed sen bedaŭro, sen pento; ili ĉiuj estis voĉoj kiuj eĥis en la voĉoj de la granda revo, kiun li antaŭsentis sed kiu, plimaturiĝanta sen fino, ne estis revo ...Tiam ili kune ekmigris en tiun mondon: ĉar la Vaganto sciis, ke vagi li devas, kun gaja animo, kaj ke nenio estas pli sana ol tia vagado ... Tiel ili iris, perlaborante sian panon iel-tiel, renkonte al nova batalo por la vivo, al novaj suferoj kaj novaj kulminoj, — tiel ili ankoraŭ iras, kaj kio estos la lasta kulmino kaj la fino de la vojo, tion feliĉe neniu povas rakonti.” Per tiuj vortoj la verko finiĝas.

La malantaŭo de la kovrilo de la broŝuro diras ke La migranta judo havas aŭtobiografian nuancon. Evidente, nuancon de internaj travivaĵoj de la aŭtoro. Kaj verŝajne pro tio, tiom forte impresas la vivideco de la enhavo en ĉiu el siaj ĉapitroj.

Libro de propagando la verko ne estas. Nek filozofiaĵo ĝi estas. Nek, evidente, de konkretaj travivaĵoj. Pli ĝuste, eble, ni komprenu ĝin kiel ian modernan “Dia komedio”-n, ne bazitan sur tiu de Dante (ĉ. 1310-1314), sed multe influitan de ĝi. Ĝi havas ankaŭ alegorian karakteron, similan al tiu de La progreso de la pilgrimo de Bunyan, (eldonita en 1678, verkita laŭ la angla puritana skolo); tamen, laŭ mia opinio, La migranta judo estas multe pli bone verkita, kaj multe pli animtrafa ol la verko de Bunyan. Se mi ĝuste detektivis inter la multaj aludoj en La migranta judo, ĝia fono estas la deknaŭjarcenta romkatolikismo, aŭ spirita sinteno tre simila al tiu.

Do: bone verkita, kaj por spiritlegaĵemuloj tre rekomendinda libro. Ne tiom pensiga, kiom sentiga.

Unu malgranda protesto pri la traduko: min ĝenis la abundaj piĉismoj (deale, -ed-, erst, forsin, hilo, -im-, nelge, ste, tras, kaj aliaj); ankaŭ “ma” (= sed), kaj diversaj aliaj revizioj de la Esperanta vortaro.

Aliflanke, la tradukinto kelkfoje faris bonan stilan variadon inter mal-vortoj kaj iliaj anstataŭaĵoj, kvankam evidentas, ke li preferas plej ofte eviti mal-vortojn. Tamen, la stilo de la traduko estas vigla kaj bona, tre malofte riproĉinda. Do, kiel la enhavo de la verko mem, ankaŭ la tradukaĵo plaĉas aŭ malplaĉas laŭ onia subjektiva prefero.

Donald BROADRIBB

August Vermeylen: La migranta judo. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2000. 71 paĝoj vinktitaj. ISBN 90 71205 90 8. Prezo ĉe FEL: 8,00 EUR + afranko.