Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Burleska tribunalo

Mi ne certas, ĉu la komentoj de Igarasi Takeo pri la “Internacia tribunalo de virinoj pri militkrimoj” (MONATO 2001/4, p. 6) ŝokas aŭ simple deprimas min. Estas tro facilanime, senvalorigi kiel “burleskaĵon” aŭ “neaŭtentikaĵojn” tiajn klopodojn de “internacia tribunalo” prilumi pasintajn krimojn. Kaj malfacilas eviti la konkludon, ke tiel taksas Igarasi ĉefe pro tio, ke al li malkomfortas la ideo, ke multo en la akuzoj pri militkrimoj tamen veras. Jes ja en multaj landoj kaj epokoj okazis teruraĵoj, sed ne ĉie samgrade, kaj bagateligi iujn krimojn pretekste, ke ili ne estis unikaj, ne estas bona vojo al pli justa kaj homrespekta mondo. Ankaŭ mistifis min en tiu afero la komparo kun kortumo en mezepoka Eŭropo, ĉar tiu internacia tribunalo kunvokita de neregistara organizaĵo havas por mi malmulton mezepokecan kaj estas male tre moderna formo de defendo de homaj rajtoj. Kaj se Igarasi celas, ke tiu tribunalo estas mezepokeca ĉar burleska, tiam la eŭropanoj, kiuj iom fieras pri la longaj tradicioj de siaj landoj, rajtos siavice senti sin iel insultitaj.

Brian MOON, Luksemburgo