Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Holokaŭsto

Hontiga estas la holokaŭsto, kiu nun okazas en pluraj t.n. civilizitaj landoj de okcidenta Eŭropo: ĉiutage miloj da eĉ ne malsanaj bestoj estas mortigataj, laŭdire por “preventi”, ke aftozo disvastiĝos. Lastatempe por la sistema murdado de judoj kaj aliaj dum la dua mondmilito oni pli kaj pli (mis)uzas ĉi tiun vorton, sed tio ne estis holokaŭsto. Ne temis pri tutkorpa bruloferado, ĉar ne estis “oferado al kiu ajn dio”. Estis nura murdado, krima, perversa. Sed nun, ĉe ĉi tiuj bestoj, ja vere estas holokaŭsto (holo = kompleta / tutbesta , kaŭsto = brulofero]. Oni oferas ilin al la misdio Mamono. Ĉar la aftozo estas malsano, kiu jam de jarcentoj ekzistas; la bestoj dum certa tempo ne liveras lakton; oni izolu kaj kuracu ilin ĝis resaniĝo. Kaj poste ili denove liveras lakton. Sed la dio Mamono (legu: la ekonomia timo, ke Usono ne plu akceptos niajn nederlandajn eksportaĵojn) nun ordonas, ke oni bruloferu por Li ne nur la infektitajn bestojn, sed ankaŭ multajn sanajn bestojn en vastega ĉirkaŭo de ĉiu eĉ nur suspektata besteto. Kie estos la limo? Ĉu nur kiam ĉiuj bienbestoj estos malaperintaj? Ĉar nia lando ja estas tiel dense loĝata, ke preskaŭ ne ekzistas agrikulturaj entreprenoj kiuj ne limas al aliaj similaj. Tuj kiam unu iĝas “suspekta”, tio trafas kompletan vilaĝon aŭ urbeton. Kaj EU eĉ pliidiotigas la tuton, malpermesante ke oni prevente vakcinu la bestojn en teritorioj kien la epidemio ankoraŭ ne penetris. Eĉ la plej ekzotaj bestoj en zoologiaj ĝardenoj estas minacataj tiamaniere!

Gerrit BERVELING, Nederlando