Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Mir-inda vizito

Ĝuste je la fino de la semajno, en kiu malsuprenvenis kaj detruiĝis la 15-jaraĝa sovetia kosmostacio Mir, kampara urbeto en meza Irlando, nome Tullamore [tulamoor] (irlandlingve: Tulach Mhór), ricevis viziton de du anoj de la skipo respondeca pri tiu ĉi rimarkinda ekstertera laboratorio.

Temas pri d-ro Aleksandro Martynov [martinov], kiu de 1968 ĝis 1992 estis estro de la fako pri alplanediga balistiko en la Centro pri Direktado de Kosmaj Flugoj (ruse: Centr upravlenija poletami — CUP), ĉe la “kosma urbo” Korolev1, kaj kolonelo Aleksandro Volkov, kiu pasigis entute 13 monatojn en Mir kiel komandanto de ĝia ŝipanaro. La gastoj estis invititaj prelegi dum semajnfino COSMOS ĉiujare organizata de la Astronomia Societo de Tullamore: dum la lastaj jaroj la societo sukcesis venigi altnivelajn fakulojn pri astronomio kaj rilataj sciencoj por prelegi al kreskanta kaj pli kaj pli internacia aŭskultantaro.

Martynov kaj Volkov prelegis ankaŭ en diversaj universitatoj kaj altlernejoj en Britio, Nord-Irlando kaj la Irlanda Respubliko. Tamen COSMOS 2001 estis la sola ne-universitata aranĝo okazigita dum la akademia turneo de la du “kosmuloj”. Do la vizito aparte honoris la urbeton Tullamore.

IRL

1 — Ĝi nomiĝas Korolev ekde 1996; pli frue ĝia nomo estis Kaliningrad.

La semajnfino COSMOS 2001 altiris al kampara irlanda urbeto fakulojn kaj specialistojn pri astronomio kaj rilataj fakoj.

En la sama semajno, kiam la kosmo-laboratorio Mir finfine ĉesis funkcii, prelegis du respondeculoj pri la projekto.