Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Estimataj gelegantoj,

gazetoj naskiĝas kaj mortas. Nun estis la vico de El Popola Ĉinio (EPĈ), kiu dum kvindek jaroj per altnivelaj artikoloj peris varian bildon pri tiu vastega lando. Humphrey Tonkin je tiu ĉi okazo en Esperanto de UEA analizas la situacion, priskribas ankaŭ la “aparte interesan kazon” de MONATO. Tamen, la apartan intereson de Tonkin kaptas la fakto, ke EPĈ ja mortis kiel papera periodaĵo, sed pluvivas en retversio. Li demandas, ĉu tio eble estas vojmontra, cele al “nova fazo en la evoluo de nia gazetaro”. Nu, testu mem – se vi havas retaliron – kaj vizitu http://www.chinareport.com.cn/, kiel mi faris. Ho, kiom simple kaj komforte estis preni kajeron de EPĈ kaj foliumi, admiri belajn kolorajn fotojn, legi tion, kio tuj interesas, remeti por poste legi aliajn artikolojn. Multe pli komplike kaj temporabe estas eniri la retversion; kiom da alklakoj necesas por fine atingi la unuan tekston, kaj superrigardon oni havas nur laŭ titoloj; tute ne eblas akiri kompletan impreson, ĉar ĉiam aperas ja nur parto de longa artikolo sur la ekrano, ktp. Nu, oni konas tiujn malavantaĝojn, pro kiuj retversio neniel povas venki en komparo kun paperversio de gazeto. Ankoraŭ ne – kaj mi dubas, ke baldaŭ oni trovos rimedojn por konsiderinde plibonigi la teknologion. Tial ĝis nun ne furoras retgazetoj, iuj jam fiaskis. Alia afero estas, ke revuoj estas legeblaj, krom sur papero, parte ankaŭ en la reto; tiun ĉi aldonan servon jam delonge havas MONATO. Sed ĝi daŭre restos papera, espereble.

Sincere via Stefan Maul