Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kio okazigas demencon

Demenco estas grava socia problemo. Ĝin kaŭzas plej ofte la Alzheimer-malsano, sed la kaŭzon de ĉi tiu lasta oni ne scias. Laŭ la revuo JAMA, nr. 2001 02 14, por esplori eventualajn influojn de genetikaj aŭ mediaj faktoroj, usonaj sciencistoj akompanis de 1992 ĝis 1998 pli ol 2000 nigrulojn en Ibadan, Niĝerio, kaj saman nombron da nigruloj en Indianopolis, Usono. Ili ĉiuj estis pli ol 65-jaraj (ĉar la malsano komencas aperi post tiu aĝo). Laŭ la pasado de la jaroj, okazis preskaŭ trioble pli da kazoj de demenco inter la usonanoj ol inter la afrikanoj, kaj pli ol duoblo da kazoj de Alzheimer-malsano inter la nord-amerikaj nigruloj. La nombroj sugestas, ke krom genetikaj faktoroj, medio eble forte influas la okazadon de demenco kaj de la Alzheimer-malsano.

Paulo S. VIANA