Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

SKIADO

Rompita genuo, rompitaj rekordoj

Ĉiu, kiu interesiĝas pri skiado, konas la nomon de Janica Kostelič el Kroatio. En la monda ski-pokala konkurado de 2000/01 ŝi fariĝis inter virinoj absoluta venkinto. Eĉ pli rimarkinda montriĝis ŝia venko kun 800 poentoj en slalomo: venkinte en ok sinsekvaj slalomvetkuroj, ŝi faris tion, kion neniu jam faris.

Des pli notindas la sukceso, ĉar antaŭ tri jaroj, kiam la juna sportistino havis nur 16 jarojn, ŝi falis dum rapidskiado kaj plurloke rompis al si genuon. Ĉiu kredis, ke ŝia kariero estas finita. Tamen post operacio en Svisio ŝi plene resaniĝis kaj rekomencis sian trejnadon, tiel ke nun ŝi fariĝis preskaŭ nevenkebla.

En lando, kie apenaŭ ekzistas bonaj kondiĉoj por ski-ĉampiono, neniu volis finance subteni ŝin. Nur la insistemo de ŝia patro, mem sport-instruisto, kaj finfine helpo flanke de la ski-skipo de Slovenio ebligis al ŝi montri siajn talentojn. Sendube la ankoraŭ juna Janica, homo modesta, kiu neniel konsideras sin stelulino, spertos longan kaj sukcesan karieron.

Zlatko TIŠLJAR /pg

Janica Kostelič, kiu venkis en ok sinsekvaj slalomvetkuroj, fiere montras la kristalan pokalon, kiun ŝi gajnis.