Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La plej granda romia urbo de Panonio

Unu el la plej esperigaj historiaj esplorfosadoj okazas proksime al la aŭtoŝoseo M1, inter Budapeŝto kaj la lago Balatono, apud la hungara vilaĝo Tác pri la panonia urbo Gorsium [gorzium]. Oni scias pri ĝi de 1860. La malkovrado komenciĝis antaŭ 44 jaroj laŭ malrapida ritmo. Ĝis nun ĉ. unu dudekono de la urbo estas malkovrita. Profesoro Fitz, dekomence gvidanto de la elfosado, opinias — interalie pro la 50 000 personoj da kapacito de la amfiteatro —, ke eble tiu urbo havis en certaj periodoj la plej grandan loĝantaron en Panonio. Oni trovis tie grandegan palacon el kiu eble devenas la fama Seuso-trezoro kaj scias el aerfotoj, ke ĝi sterniĝis sur ambaŭ bordoj de la proksima rivereto. Certe Gorsium estis ne nur la panonia centro de la imperiestra kulto, ne nur tie kunsidis la provinca asembleo, sed ĝi estis ankaŭ haveno de la tiam navigebla rivereto Sárvíz [ŝarviz].

OH