Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Nubo-loĝantoj

Oni jam delonge scias, ke la nuboj donas hejmon al mikroorganismo-kolonioj. Nun oni konstatis, ke ili ankaŭ kreskas kaj dividiĝas. Esploristoj de la Universitato de Innsbruck, Aŭstrio, sub gvido de Birgitt Satler, trovis averaĝe 1500 diversajn bakteriojn (glob-, bastonet- kaj faden-formajn) en unu mililitro da akvo de nubaj gutoj. Kaj ĉar ilia dividtempo estas pli mallonga ol la averaĝa vivdaŭro de la nuboj, estas klare ke ili eĉ reproduktiĝis en la nubo, kion cetere subtenas ilia surprize granda nombro. Oni provas determini ilian devenon, ĉu temas pri bakterioj vivantaj sur plantoj, surface de la oceanoj aŭ en la grundo. Surbaze de tiu novaĵo Daniel Jacob, aerkemiisto de la Universitato Harvard, komente diris, ke la vivagado de la bakterioj povas kontribui al la produktado de ozono. Nome la bakterioj produktas karbonilojn, kiuj sub efiko de lumo disfalas en liberajn radikalojn, kaj tiuj kreskigas la ozonproduktadon.

OH