Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ARKEOLOGIAJ SURPRIZOJ

De kiam vivas homoj en Aŭstralio?

Ĝis la sesdekaj jaroj la sciencistoj pensis, ke la homo aperis en Aŭstralio nur antaŭ 10 000 jaroj. En 1962 John Mulvaney konstatis, ke iun groton homoj komencis uzi antaŭ 16 000 jaroj, sed eĉ li mem ne kredis tion.

Ĉe la enirejo de la sud-aŭstralia groto Koonalda oni trovis ŝtonajn ilojn, sed la sciencistoj konsideris tion ne grava. La hungara elmigrinto Sándor Gallus, kun ne rekonita diplomo, komencis ties fosadon je sia propra kosto kun volontulaj helpantoj en 1956. Post dekjara laboro li deklaris, ke la groto estis en homa uzo de antaŭ 30 000 ĝis antaŭ 14 000 jaroj. Kontrola ekspedicio gvidata de Richard Wright konfirmis liajn rezultojn. Lastatempe oni trovis plurajn aliajn, de tre longe uzatajn loĝlokojn, inter ili du, kie la homoj loĝis jam antaŭ 60 000 jaroj.

Studante la variojn de la marnivelo, oni konstatis ke dum la lastaj 60 000 jaroj plurfoje estis periodoj, kiam la distancoj por boatvojaĝo inter iuj insuloj kaj Aŭstralio ne estis pli granda ol 100 kilometroj. Antaŭ 130 000-140 000 jaroj same estis tia periodo, sed ĝis nun oni ne trovis loĝlokojn pli malnovajn ol 60 mil jarojn. En diversaj grotoj oni trovis murpentraĵojn, kiuj bildigis animalojn, kies specio pruvite perdiĝis jam antaŭ 15 000, eĉ 18 000 jaroj. Per modernaj metodoj por determini la aĝon de grundtavoloj oni konstatis, ke en minimume 40 000-jara tavolo oni trovis farbitan rokeron falintan de sur la plafono de groto, krome ankaŭ okran farbon, lignokarbon, bruligitajn ostojn kaj ŝtonajn ilojn.

Do la historio de la aborigenoj en Aŭstralio pruvite kreskis jam ĝis 60 000 jaroj.

OH