Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eto? Ego!

Min ridetigas kelkaj modestaj librotitoloj el Japanio. Jen, ekzemple, Historieto de Esperanto de Ludovikito. Ĝi okupas ne dudek sed 467 paĝojn sur luksa, peza papero. Kaj priskribas nur la periodon de la jaroj 1887-1903 (do devas havi daŭrigon). Ĉar ĝi estas la plej objektiva kaj dokumentita libro pri tiu temo, neniu povas esti konsiderata konanto de la historio de Esperanto sen lego de tiu libro. Tia historieto.

Kaj jen en miaj manoj estas alia “eto”: Vortareto de kombineblaj vortoj de Matubara Hatiro sur 606 grandformataj paĝoj, kiuj priskribas vortojn nur de A ĝis K (do ankaŭ devas havi daŭrigon). Tiu vortarego estas destinita por japanoj. Sed ĝi utilus ne malpli por ĉiuj neeŭrop-lingvanoj. Eĉ pli — ĝi utilus por ĉiu, eĉ la plej sperta Esperanto-lingvano. Malgraŭ sia eklektikeco kaj neprofesieco. Danke al sia riĉa kolekto de ĉio imagebla en ĉiu artikolo. Danke al strebo doni plej praktikan gvidilon en la maro de vortoj.

Esperanto havas fortan eŭropecan fonon. Kaj tio estas neevitebla. Do estas imageble, ke japanoj (kaj aliaj neeŭropanoj) frontas neatenditajn malfacilaĵojn. Kelkajn el ili indikas la aŭtoro de tiu vortaro. Ekzemple, evidentiĝas, ke “naĝi surdorse” por japano signifas naĝi kun dorso ... supren. Japano ne diras en sia lingvo “la luno (mal)kreskas”. Kaj kiel paroli pri la lipoJ, se mankas morfologia montrilo de pluralo! Kaj kio pri sencodiferenco inter la similaj vortoj “facilanima” kaj “facilkora”! Kaj tiel plu, senfine.

Ĉion ĉi, kaj ne nur, portas al sia leganto la aŭtoro. Tipa artikolo enhavas derivitajn kaj kunmetitajn vortojn; determinantojn (adjektivojn kaj ne nur); vortkunojn kun verboj, substantivoj kaj (grave!) prepozicioj; multegajn ekzemplajn frazojn kun diversaj kuntekstoj; proverbojn. Da ĉio en abundo. Plus iom da tradukoj en la japanan, kiuj tute ne devas ĝeni alilingvanojn. Plus neoftajn klarigojn en la japana, kiujn mi, ho ve, gapas senkomprene.

Mi ĉiam admiras verkojn de aziaj esperantistoj, se ili estas altnivelaj. Kaj mi perceptas ilin kiel heroaĵojn. Se tiu ĉi vortar(et, eg)o kontribuos al la plimultiĝo de tiaj heroaĵoj, ĝi plenumos sian mision.

Boris KOLKER

Matubara Hatiro: Vortareto de kombineblaj vortoj. Parto A-K. Eld. Osaka Esperanto-societo, Osaka, 2000. 606 paĝoj glue binditaj. Prezo ĉe FEL: 37,80 EUR + afranko.