Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Drako korupteco

Se nun oni persekutas koruptajn registojn eĉ en Azio, kie tradicie ŝmirmono estas konsistiga parto de l’ politika sistemo, ĉu ni povas esperi, ke baldaŭ ni vivos en mondo sen korupteco kaj subaĉeto? Atendi ion tian eble estas iluzio, tamen multiĝas signoj, ke homoj ne plu pretas akcepti tiun plagon rezignacie kiel ŝafoj.

Dum jardekoj en multaj aziaj landoj la regantaj klasoj senhonte ekspluatis siajn landojn, por riĉigi sin mem je kosto de malriĉa popolo. Politikistoj kaj altaj ŝtatoficistoj fraŭdis milionojn el ŝtataj kasoj, per ŝmirmono el komerco kaj industrio, per uzurpo de evoluhelpo ebligis luksan vivon al si mem kaj ofte al la tuta klano — ankaŭ nepotismo en multaj landoj estas normala fenomeno. Eksa indonezia diktatoro Suharto ekzemple dum 32-jara regado enkasigis miliardojn da usonaj dolaroj. Tajlandaj ministroj komence de l’ 90aj jaroj malkaŝe regalis sin per altaj sumoj el siaj buĝetoj. Imelda Marcos, edzino de filipina diktatoro, fanfaronis pri sia giganta ŝukolekto kaj tiel fariĝis simbolo de ekscesa korupteco.

Ne nur noblaj motivoj

Ĝuste en tiu lando nun estas akuzita prezidanto Jozefo Estrada pro korupteco kaj devis rezigni pri sia ofico. La eksa filmstelulo laŭ prokurora aserto akceptis ŝmirmonon por tolerado de kontraŭleĝaj loterioj. En Indonezio oni riproĉas al prezidanto Abdurahman Vahid fraŭdon kaj volas eloficigi lin. Ĉinio plian fojon komencis kampanjon kontraŭ korupteco; oni senkapigis jam plurajn altajn funkciulojn pro tia krimo. Mortpunon riskas fraŭduloj ankaŭ en Vjetnamio.

Ne ĉiam pro noblaj motivoj oni batalas kontraŭ korupteco; povas esti ankaŭ politikaj rivaloj, kiuj tiel volas forigi malamatan politikiston. Tamen ĝenerale popoloj fariĝis malpli toleremaj, kiam temas pri nepotismo kaj korupteco. Kialo estas inter aliaj, ke fine de l’ pasinta jardeko la ekonomio en Azio forte regresis, ankaŭ sekve de tiaj krimoj. Kion homoj toleris dum prospero, ili nun denuncas dum mizero. Precipe la mezaj klasoj, kiuj plej multe profitis el ekonomia progreso, nun sentas sin trompitaj kaj nun ribelas, kiel tre bone oni vidis en alia lando kun korupta sistemo, Turkio, kie manifestaciis precipe ordinaraj etkomercistoj kontraŭ la registaro.

Ankaŭ en demokratioj

Sed ankaŭ en riĉaj industrilandoj kun stabilaj demokratioj regas korupteco. Tion pruvas ekzemple la skandaloj pri eksa kanceliero Helmut Kohl en Germanio kaj franca ŝtatprezidanto Jacques Chirac [ĵak ŝirák]. Tamen, ĝuste tiuj ĉi ekzemploj montras, ke la situacio estas iom alia en demokratioj kun liberaj amaskomunikiloj: aŭ ili aŭ justicinstancoj kutime iam malkovras koruptecon kaj persekutas ĝin. Sed eĉ pli grave estas, ke ŝmirmono ne estas fenomeno en ĉiuj sferoj de l’ (publika) vivo. Mi kiel germana civitano ne devas subaĉeti ŝtatan oficiston, por ke tiu plenumu sian taskon laŭ mia postulo. Inverse mi ne povas per ŝmirmono persvadi policanon rezigni pri punmono pro trafikdelikto. Se mi provas, mi riskas eĉ plian punon ...

Riĉaj demokratiaj landoj povas pagi al siaj oficistoj relative bonajn salajrojn, tiel ke ili ne bezonas ŝmirmonon — se ili ne estas avidaj. En ne tiom riĉaj landoj salajroj kutime ne sufiĉas por vivteni sin kaj familion; ŝmirmono do estas necesa. Nu, oni povus diskuti, ĉu ne estas indiferente kiel civitanoj financas oficistojn: per impostpagado aŭ per subaĉeto. Eĉ oni povus diri, ke ŝmirmono estas pli justa, ĉar pagas ĝin nur tiu, kiu vere bezonas servon. Nu jes, se oni havus reglamenton pri koruptado ... Sed tiu ĉi sistemo estas arbitra kaj do nejusta, ĉar oficisto povas mem fiksi sian kromsalajron, kaj riĉuloj povas pagi, malriĉuloj nur malmulte aŭ tute ne.

Malfacila batalo

Korupteco estas kiel ekscesa kancero en multaj landoj de ĉiuj kontinentoj, kiu trapenetris ĉiujn sferojn de l’ publika vivo. Precipe en diktaturaj kaj totalismaj ŝtatoj kun aparte granda nombro de burokratoj ĝi estas tiom imanenta, ke eĉ post falo de diktatoro daŭras longe, ĝis demokrataj fortoj sukcesas redukti aŭ forigi ĝin. Ne malofte — kiel ni vidas en Rusio kaj aliaj ekskomunismaj ŝtatoj — al ordinara korupteco aldoniĝas eĉ pli terura plago: mafiaj krimbandoj riĉigas sin per ĉantaĝoj.

Suferantaj homoj ofte ne scias, kiel batali kontraŭ reto de korupteco, kiel ŝanĝi la sistemon. Batalemaj demokratoj tial facile falas en rezignacion. Tamen, se oni nun persekutas ĉefojn kaj pintulojn kaj tiel dehakas la kapon de l’ drako korupteco, eble ili kaptas novan esperon. Krome povas esti, ke ekonomia tutmondiĝo helpos redukti la plagon. Kiel vi povis legi en februaro 2000 en tiu ĉi revuo, internacia komerco ne plu pretas toleri koruptadon. Jen do, tutmondiĝo povas alporti ankaŭ pozitivajn efikojn.

Stefan Maul