Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Post dudek tri jaroj

Pasis dudek tri jaroj post la apero de la unua (kaj ĝis nun ununura) poemaro de Mauro [maŭro] Nervi, La turoj de l’ ĉefurbo. En 1978 la antaŭparolo de Aldo de’ Giorgi al tiu volumeto estis ekstreme laŭda: li parolis pri “monstre kalejdoskopa verkisto”, “kiu posedas ĉiujn rekvizitojn por elstari plej brile”, “jam plene majoritata literatoro”. Mauro Nervi komencis poeti deksep-jara, kaj lia unua verko aperis jam nur du jarojn poste. Enestis ne nur dudek du poemoj, sed ankaŭ kvin kanzonoj, kvar noveloj, du teatraĵoj, kaj tre matura eseo, pretekste kiel komento al unu el ĉi-lastaj, sed fakte eseo pri moderna poezio kaj esperanta teatro. La tuj postan jaron aperis Blinda ermito, poemaro tradukita el la itala (aŭtoro: M. Caprile).

Post tiel brila starto oni rajtus atendi rapidan torenton de pluaj perloj. Male la poezia inspiro de Nervi evoluis tre malrapide: nur kelkaj poemoj en la postaj jaroj, aperintaj en Fonto kaj en Esperanto, enprenitaj en la dua eldono de Esperanta Antologio, gajnintaj diversajn premiojn en la Belartaj Konkursoj, kaj plena sepjara silento inter 1989 kaj 1996.

Tiu silento ne ŝuldiĝas al dormo de la muzo. Dum tiu periodo Nervi doktoriĝis pri medicino en Pisa, specialiĝis pri kirurgio kaj eklaboris ĉe la tiea universitato. Post tio li doktoriĝis pri germana literaturo en 1994, kaj en 1999 li akiris trian doktorecon pri klasikaj literaturoj. Lia verkado dum tiu periodo estis pri germanaj aŭtoroj, kaj en 1996 aperis lia traduko de La Metamorfozo de Kafka (indas citi, ke ne ĉiuj recenzoj estis tute favoraj). Tre buntas do lia paletro, kun germana kaj klasika fono, sur kiu engreftiĝis liaj novaj poemoj.

La nuna kolekto, Havenoj, estas pli magra ol la unua, fakte iom pli ol duona. Du trionoj el tiuj poemoj aperis jam en gazetoj. Paŭzomarke, inter la tridek unu poemoj aperas du prozaj interludoj, kvazaŭ aŭtobiografiaj. La temoj ne diversas kompare kun la unua poemaro: ankoraŭfoje oni renkontas la maron, la bordon, la strandon, la humidan sablon; ankoraŭfoje aperas la malbelaj signoj de la civilizo kun uzinoj kaj gruoj, siloj, pulioj, levmaŝinoj; ankoraŭfoje la sensacoj donataj de narkoto.

Kio nova kompare kun la antaŭa verko? La homo estas la ŝipo kaj la vivo estas la haveno. Al la doloroj de la vivo Nervi respondas ĉefe per rezignacio, sed ankaŭ per ribelo. Certagrade la fluo de la junaĝaj versoj estis pli glata, la vortkunmetoj estis malpli enhavodensaj, tiel ke la poemoj estis pli facile ĝueblaj; la versoj de Havenoj forte sentigas la kaloĉajan influon, kun la perfekteco de la ritmo, sed ankaŭ la impeta akcentado, kiu rapide kondukas al la versofino. Ankaŭ Auld estas forte sentebla en la koncizo, en la grandiozaj, tutvivaj temoj. Sed inspiron kaj versteknikon li ĉerpas ankaŭ el hispana poezio. La antaŭparolo, de Miguel Fernandez, tiel priskizas la verkon: “La versoj en Havenoj, kvazaŭ kanteroj de senfina baroka voĉkanono, evoluas spirale ĉirkaŭ la akso de la vivangoro. ... Voĉo de homo ade serĉanta la radikon kaj la fonton, la profundan veron de sia ekzistada destino.” Sed kvankam la antaŭparolo pli lokas Nervi kiel inspiritan de la norda poezio, ne mankas inspiriĝo el García Lorca kaj el Andaluzio.

Nervi mastras kaj la mallongan verson kaj la longan, kaj la malmultversan poeziaĵon kaj la pli longan, de la naŭversa Odiseo ĝis la sespaĝa Suito por baroka fluto. Kaj li bone fartas kaj kun la fiksaskemaj rimoj kaj kun la blankversa ritmo. Poeto kompleta, pesimisma, kaptanta, tamen, etajn erojn por esperi: sume, granda poeto.

Carlo MINNAJA

Mauro Nervi: Havenoj. Serio: Kargo. Eld. Bambu, Varna, 2001. 72 paĝoj. ISBN 954-9637-07-7. Prezo ĉe FEL: 6,90 eŭroj + afranko.