Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eksterordinara murdisto

Nia ĉiam klera kaj klara verkemulo André Cherpillod regalis nin ĉi-foje per biografieto pri Giles de Rais (1404-1440), unu el la plej eksterordinaraj murdistoj de la mezepoka mondo. Pri li aperis multaj legendaj verkoj, sed li mem estis vere vivinta persono. Kvankam la legendo pri “Blubarbulo” ekzistis longe antaŭ la naskiĝo de Giles de Rais, oni ne malprave trovis en li elstaran ekzemplon de la Blubarbula karaktero.

Ĝuste kiom da infanoj — plejparte knabojn, sed ankaŭ knabinojn — Giles de Rais seksperfortis kaj poste murdis, estas nesciate. Taksoj varias inter 140 kaj multaj centoj. Oficiale oni akuzis lin pri 140 tiaj murdoj. Kiel li sukcesis dum sia mallonga vivo tiom murdadi? Nu, li estis proherede riĉa, efektive, riĉeĝa, kaj per tiom da mono oni povas kaŝe faradi multon. Li povis mem, aŭ utiligante servistojn, “dungi” aŭ private adopti aŭ promesi eduki aŭ altpostenigi infanojn el multaj regionoj, kaj ja dum lia tempo ne ekzistis presaĵoj aŭ aliaj ĝeneralaj informservoj, kiuj povus raporti pri lia agado. Per mono li povis aĉeti la volontan silentadon de la servistoj, kiuj elserĉis kaj venigis al li la infanojn, kaj kiuj post ĉiu murdo kaŝis, enterigis, bruligis, aŭ iumaniere malaperigis la kadavron.

Kiel ĉiam, Cherpillod verkas per neriproĉebla lingvaĵo, kiu tre plezurige legiĝas. Al tiu, kiu volas legi pri la ne tre edifa historio de Giles de Rais, mi rekomendas la verkon.

Donald BROADRIBB

André Cherpillod: Giles de Rais, granda senjoro, sodomiisto kaj murdisto. Memeldono, Courgenard (Francio), 2000. 44 paĝoj, vinktitaj. ISBN 2-906134-51-1.