Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Amnestia kritiko

Amnestio Internacia kritikis la ĉeĥan policon pro la agoj dum la kunsidoj de Internacia Mona Fonduso kaj de Monda Banko pasintjare septembre en Prago (MONATO, 2001/1, p. 12-13). La polico arestis grupojn da agresemaj radikaluloj, ĉefe tiujn, kiuj atakis la policanojn gardantajn la Kongresan Centron, en kiu la kunsidoj okazis. En la policdeĵorejoj oni traktis la arestitojn nehumane, humiligis ilin, batis ilin, ne permesis uzi necesejon, nek telefoni, kaj ne ebligis ĉeeston de advokatoj. La surstratajn tumultojn observis la t.n. civitanaj juraj patroloj, iniciatitaj de studentoj, sed tiuj ne rajtis ĉeesti en la policaj deĵorejoj kaj kontroli la konduton de policanoj. La polica estraro kaj la porparolanto de Ministrejo pri Internaj Aferoj rifuzis iun ajn kritikon, apogante sin sur la simpatioj de la publika opinio, kiu grandparte kondamnis la ekscesojn de la radikaluloj. Tamen estas necese rekoni, ke misagoj fare de policanoj okazis, kaj sekve estas urĝe necese la aferojn esplori. Ĉar puni kontraŭjurajn kondutojn de policanoj kontraŭ deliktuloj estas unuaranga afero de demokratia ŝtato.

Jiři PATERA, Ĉeĥio