Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Nepardonebla prisilentado

Mi multe miris legante la artikolon “Ĉu vere burleskaĵo?” (MONATO, 2001/4, p. 6) pri japanaj militaj seks-sklavinoj. Krom la milde ironia titolo, verŝajne algluita de via redakcio, ŝajnas al mi strange ke homarana lingvo kiel Esperanto — kaj en esperanta revuo!!! — povas esti uzata tute senhonte por tiaj naciismaj fanfaronaĵoj. Ankaŭ se pasis “pli ol-unu-duonjarcento” ekzistas krimoj, kiel la buĉado de Nankino en Ĉinio aŭ la holokaŭsto en Eŭropo, kiuj ne povas kaj ne rajtas esti forgesataj, ĉar ili estas tro monstraj kaj ofendas tion kio la homo estas. Tio, kion la aziaj landoj riproĉas al Japanio, estas la volonta manko de tia memoro, kio estas granda signo de manko de respekto al homo. Ĝi videblas ankaŭ en la “silentaj” japanaj lernolibroj de historio kaj do, tre danĝere, en la edukado de la estontaj generacioj. Legante tiun artikolon mi rekonis la saman arogantan stilon de la eksĉefministro Mori, kiam li devis malvolonte ekspliki kial li trankvile “forgesis” ĉesigi golfan ludadon kiel respekt-signo pro morto de samlandanoj. Kompreneble, el tia vidpunkto, kompare al la trankvila kaj senmemora golfa ludado de la ĉi-duonjarcenta Japanio, ĉio estas nur ĝena burleskaĵo!

Alessandra MADELLA, Italio