Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

11 pripensindaĵoj

La reago de K. K. Eckstädt (MONATO, 2001/3, p. 8) estas interesa, ĉar tiel multaj legantoj de MONATO eble eklegos mian eseon (2001/1, p. 26-30) pro scivolemo aŭ pro objektiveco. Sed eble li ne tute komprenas, kio okazis en Jugoslavio kaj kial la Juĝejo de Hago postulas, ke la militkrimuloj, kiel Slobodan Milošević ks, sin prezentu respondeci pri siaj militkrimoj. Tamen, mi devas klarigi kelkajn aferojn: 1. Albanoj daŭre ne povas eniri Jugoslavion senvize. 2. La origina nomo de Gjakova estas Djakovica. Ĝi ĉiam estis albana urbo kaj havas sian propran historion. 3. Mi ne asertis, ke serboj estas barbaroj kaj albanoj toleremaj. Nun estas klare, ke serbaj fipolitikistoj insidis la serban popolon engaĝiĝi en longan sanguman militon, eĉ kontraŭ aliaj slavaj popoloj. Nun estas ja en la manoj de serboj mem konvinki la aliajn, ne serbajn popolojn, ke la serboj ne plu sekvos la kriman politikon de la pasinteco. 4. Post tiuj nepriskribeblaj teruraĵoj, okazintaj en Kosovo dum la milito lasta, oni ne devas atendi, ke albanoj, kiuj perdis siajn gefilojn, geedzojn, gefratojn, gepatrojn ks, fariĝu tuj anĝeloj. Sed ne veras, ke ili detruis pli ol cent ortodoksajn preĝejojn. 5. La terojn de serboj neniu tuŝas, nek iliajn hejmojn. Ili mem timas pluloĝi tie pro teruraĵoj kaŭzitaj al albana popolo. Certe tia situacio ŝanĝiĝos, kaj Kosovo estos denove malfermita por ĉiuj siaj civitanoj, inkluzive serbojn. 6. Albanio ne avidas la ercojn de Kosovo, ĉar ĝi mem estas sufiĉe riĉa je ili. 7. Universitato de Priština estis malfermita en la jaro 1968, danke al la longdaŭra strebado de tiea albana popolo kaj konforme al la tiama politiko de registaro, gvidata de Tito, por ekvilibrigi la interesojn de diversaj etnoj en Jugoslavio kaj por pruvi al la cetera mondo, ke Jugoslavio estas ja demokratia lando. Ĝi havis 30 000 studentojn, plejparte albanojn, kaj okupis la duan lokon en la tiama Jugoslavio. 8. Dufingro estas simbolo de popoloj, kiuj batalas por libero, dum la simbolo de dukapa nigra aglo sur ruĝa fono estas aŭtentika albana kaj ege signifa! 9. Mi ripetas, ke la Batalo en Kosovo-Kampo en la jaro 1389 estis granda milita renkontiĝo. en kiu partoprenis ankaŭ albanoj. Mi ripetas, ke necesas korekti la surskribojn serbajn, gravuritajn sur ŝtonoj en la muroj de la monumento pri Batalo en Kosovo-Kampo, ĉar ili estas tute misinformaj. Oni povas reskribi ankaŭ serbe, krom albane, kaj alilingve, sed spegulante la historian veron. 10. Serboj estis favore dungitaj en ŝtatoficejoj. Tial albanoj estis devigataj sin okupi per privata entrepreno, vendejo, metiejoj, komerco ks. 11. UĈK (albana mallongigo de Armeo por Liberigo de Kosovo) neniam eksplodigis bombojn surstrate por mortigi senkulpajn homojn. Ĝi ekzekutis nur kunlaborantojn de la polico serba kaj klopodis protekti la loĝantaron de la atakoj senskrupulaj de serba armeo.

Bardhyl SELIMI, Albanio

(N.d.l.r.: La letero estas ege mallongigita. Krome, la originalon sekvas listo kaj priskribo de libroj pri la kosova historio.)