Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La lasta vorto

Ŝajnas, ke niaj aŭtoroj intertempe estas pli alkutimiĝintaj al incensado, ol al recenzado. Eble pro tio ili tiom videble malfacile eltenas kritikon (MONATO, 2001/4, p. 4). Aliflanke taksante laŭ areo, mi kiel recenzanto, certe jam uzis pli ol sufiĉe por prezenti miajn opiniojn pri la libro “Neniu ajn papilio” de Trevor Steele. Se iu skribus leteron, simple ke mi estas idioto, nu, mi ne reagus, ĉar evidente temas pri persona subjektiva opinio. Sed se iu klopodas konscie tordi miajn recenzajn eldirojn por poste riproĉi al mi ĝuste tiujn tordaĵojn, mi tamen inklinas reĝustigi la aferon.

Unue mi atentigas, ke en normala mondo kun normala literaturo, normalaj presejoj, normalaj aŭtoroj kaj normalaj reviziantoj, malnecesus perdi eĉ nur unu solan vorton pri misminusklaj k-oj kaj fuŝita vortdivido. Des pli bedaŭrinde, ke en evidente malpli normala Esperantujo regas precize mala situacio — metiaj fuŝaĵoj svarmas kaj recenzanto rekte mensogus, se li ne mencius ilin. Ĉiuokaze, ĉio, kion mi enlistigis ĉi-rilate, konsistigas pruveble veran faktaron. Cetere, la samo validas pri la de mi kritikitaj anglismoj kaj germanismoj, el kiuj mi en la recenzo pro manko de spaco liveris nur unu.

Due en sia reago Trevor Steele asertis, ke mi ne menciis lian nomon. Fakte mi menciis ĝin en la de li preferata ortografio tuj kape de mia artikolo. Eble li atendis, ke mi menciu ĝin dek fojojn.

Trie en sia reago Trevor Steele defendis sin kontraŭ plene imagata riproĉo ne konformi al la ŝulcaj reguloj de la Analiza Skolo. Mi eble menciu, ke mi uzas zamenhofan Esperanton kaj estas des pli bedaŭrinde, se nuntempa aŭtoro de la renomo de Steele ne plu kapablas ekkoni tian tia kaj pro stila strabeco missupozas ĉion fundamentan jam tuj analiz-skola.

Kvare mi laŭ Steele “bombaste galŝprucigis” iun Herbert Mayer. Vere estas, ke mi simple en akordo kun la faktoj prezentis preserarojn.

Kvine en dua sekundanta letero Hektor Alos i Font konjektis, ke mi ne konas la antaŭajn verkojn de Steele kaj sekve mia kompetento nulas rilate nuntempan esperantan prozon. Eble tiu komplezus klarigi, de kie li ĉerpis siajn indikojn por tiaj konjektoj. Mi eble rimarkigu, ke mi recenze prezentis pruveblajn faktojn, li en sia rebato nur siajn personajn konjektojn pri mia manko de esperanta erudicio.

Sese Hektor Alos i Font taksis mian recenzon “skandale subnivela”. Evidente li aludis pri la incensada nivelo, ĉar recenzade mia artikolo estis perfekta. Relegante ĝin ĝuste hodiaŭ, mi trovas ĝin ankoraŭ plencentre trafa. Eble iomete tro plencentre por kelkaj inter ni.

PEJNO Simono, Germanio