Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Miskompreniga

La artikolon “Mistraktataj, miskomprenataj” (MONATO, 2001/3, p. 11) asertas, ke en Ĉeĥio respubliko ciganoj (ili deziras esti nomataj ĉeĥe “romoj”) estas la plej granda minoritato, sed neniu ilin ĝis nuna jaro 2001 kalkulis. Estas ciganoj, kiuj mem aliĝas al ĉeĥa, aŭ slovaka nacio. Krome ili mem dispartiĝas al tri nehomogenaj grupoj, kiuj inter si ne havas tro bonajn rilatojn — do, rasismo ekzistas eĉ inter ili. Parlamentanojn elektas la popolo helpe de politikaj partioj. Ciganoj sukcesis havi “sian” reprezentanton kaj estas sukceso, se li/ŝi estas ŝatata de ĉiuj ciganoj. Krome ekzistas kaj ekzistis oficejoj, kiuj prizorgas problemojn de tiu etno. Migrademaj ciganoj uzis malfermitajn limojn laŭ sia natureco. Al Ĉeĥio ili alvenadis el oriento ĉefe dum lastaj 50 jaroj. Ili ne povis, aŭ ne volis adaptiĝi, enhejmiĝi kaj “niaj ĉeĥaj” ciganoj almigrantojn ne akceptadis. Ankoraŭ mi volas mencii la bruon pri barilo (ne muro!) en distrikta urbo Ustí nad Labem kun pli ol 90.000 loĝantoj (ne urbeto!), kiun volis la urbofico renovigi kaj kiu ĉi tie ĉiam estis kaj kiu tute ne ĉirkaŭas domojn de ciganoj. La skandalo ne helpis al ciganoj, eĉ al “blankaj” loĝantoj. En Ústí ne estis geto kaj neniu volis ĝin fari. Emil Sĉuka estas serioza cigana ĉeĥo, kiu multe laboras pri problemo kaj pravas, ke nun, post reveno al kapitalismo, plimalboniĝis kondiĉoj ĝenerale por malriĉaj kaj malkleraj homoj, sed ne nur por ciganoj! Do, la problemo estas tro komplika kaj similaj artikoloj kaj eldiroj pri rasismo nur grandigas pasiojn.

Jindriska DRAHOTOVÁ, Ĉeĥio