Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AMASKOMUNIKILOJ

Libereco gasumita

Unuflanke “ĝojantoj”, aliflanke “funebrantoj”: en la mezo la sendependa televida kompanio NTV kaj krizo, kiu dividas socion en Rusio. Oficiale, NTV agonias pro kelkcent milionoj da dolaroj kredite ŝuldataj al la ŝtata gaskompanio Gazprom. En aprilo 2001 Gazprom enpostenigis ĉe NTV novan estraron. Tamen NTV kaj ties ĵurnalistoj asertas, ke la ŝtato punas la televidan kompanion pro ĝia opozicio al prezidento Putin, argumentante, ke la ŝanĝo de la estraro povas kunporti neakcepteblan influon al pluraj TV-programoj de NTV. Klare estas, ke funde de la disputo staras du konfliktantaj konceptoj: ŝtata manipulado de amaskomunikiloj kaj la rajto sin libere esprimi.

NTV — fondita en 1993 — estis la plej sperta kaj profesia TV-kompanio en Rusio. Ĝi membris en unuiĝo “Media-Most”, kies posedanto, Vladimir Gusinskij, restadas en Hispanio, timante arestiĝon en Rusio, i.a. pro tio, ke kompanioj en “Media-Most”, inkluzive de NTV, neniam hezitis kritiki potenculojn (eĉ foje ekscese, uzante ekzemple ĉiun misparolaĵon de Putin por lin piki). Pro tio NTV gajnis kaj amikojn kaj malamikojn: ĝenis ankaŭ la atakoj kontraŭ Gazprom fare de la eksa ĉefredaktoro de NTV, Jevgenij Kiselov, tre riĉa homo, kiu fojfoje cinike ekspluatis sian pozicion por protekti siajn enspezojn.

Monopolisto

Tamen ne pretervideblis la ŝuldoj de NTV, kies malamikoj atentigis, ke kompanio, kiu ne repagas kreditojn, devigatas esti iugrade regata de la kreditoroj. Sed ne forgeseblas, ke Gazprom — gasa monopolisto en Rusio — estas tre riĉa entrepreno, kiu ne bezonas la “nurajn” kelkcent milionojn da dolaroj ŝuldatajn de NTV. Pro tio oni argumentis, ke la interveno de Gazprom baziĝas ne sur financaj, sed sur aliaj, politikaj konsideroj. Almenaŭ tion kredis la ĵurnalistoj de NTV, kiuj firme malakceptis la novan, Gazprom-truditan prezidanton Boris Jordan, financiston kaj rusdevenan civitanon de Usono, kiu nur stumble parolas la rusan. Ankaŭ la kunreganto, Alfred Koĥ — eksa vicpremiero kaj eksa estro de ŝtata komitato pri privatigo, forpelita el la registaro pro koruptaĵo — apenaŭ lojaligis la ĵurnalistaron.

Do oni batalis ne nur pro mono (oni ne senbaze supozas, ke kelkaj gazprom-aj kreditoj eniris la poŝojn de ĉefĵurnalistoj de NTV), sed ankaŭ pro influo: “Media-Most” estas la plej granda amaskomunikila unuiĝo en Rusio kaj — malgraŭ la aktuala populareco de Putin — povus tamen damaĝi la prezidenton. Kaj, dum oni pli kaj pli opinias, ke NTV interesiĝas pli pri interna konflikto ol pri eksteraj spektantoj, Jordan meze de aprilo maldungis ĵurnalistojn, tiel ke elkanaliĝis pluraj ŝatataj programoj. Elkanaliĝis ankaŭ esperoj pri paca kaj dialoga solvo de konflikto, kiu estas detruinta la malnovan NTV-on. Kaj dum kelkaj ĝojas pro mutigo de sendependa voĉo, aliaj funebras pro perdo de libereco.

Grigorij AROSEV/pg

Nova ĝenerala direktoro de NTV, Boris Jordan.

Posedanto de “Media-Most”, Vladimir Gusinskij.

Ĵurnalisto kaj eksa ĝenerala direktoro de NTV, Jevgenij Kiselov.

Nova “kunreganto” de NTV, Alfred Koĥ.

Prezidento Putin.

Simbolo de NTV.