Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORD-IRLANDO

Bataloj de la floroj

Anoj de la regiona asembleo en Nord-Irlando furioziĝis, kiam ili devis interrompi siajn paskajn feriojn por reveni laŭ instigo de la Demokrata Uniista Partio (DP) al la parlamentejo. La partio, la plej necedema el la diversaj grupoj uniistaj (porbritaj kaj kontraŭrespublikaj), protestis kontraŭ floraranĝo ĉe la parlamentejo kaj postulis, ke tieaj blankaj paskaj lilioj estu forigitaj.

En normalaj landoj, floroj malofte disputigas. Tamen blanka lilio memorigas en Irlando pri respublikistoj mortintaj dum la t.n. paska ribelo, kiu kondukis al sendependiga milito. La lilio, simbolo kara kaj grava al nordirlandaj respublikistoj, estas abomenata de lojalistoj (tiuj lojalaj al brita, monarka Ulstero).

Finfine la asembleo decidis, ke floroj estas floroj kaj lasis la liliojn. Espereble tiel finiĝas la batalo de la floroj.

Garbhan MACAOIDH