Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Fumado-blokado

En vilaĝo Hukaura, en gubernio Aomori, oni decidis forigi ĉiujn ekstervendejajn aŭtomatojn, per kiuj eblas akiri cigaredojn, alkoholaĵojn, erotikajn librojn kaj eĉ gazetojn kaj vidbendojn. Pasintjare Hukaura deklaris sin “vilaĝo de sano kaj longviveco”: eĉ la vilaĝestro, Hirasawa Takayosi, tiam trofumanto, ĉesis fumi por fariĝi modela civitano.

Plue, li decidis duone subvencii kontraŭnikotinajn sparadrapojn kaj malfermi klasojn por tiuj, kiuj volas rezigni pri fumado. Forigon de aŭtomatoj li tiel pravigis: “Estas multaj neplenaĝuloj, kiuj fumas. Se ni forpelos la vendmaŝinojn, malmultiĝos la eblecoj aĉeti kaj fumi cigaredojn. Krome, kiam homoj devas aĉeti cigaredojn kaj alkoholaĵojn en vendejo, ili devas paroli kun vendisto. Konversacio inter homoj donos agrablan etoson.”

Progresema lando

Posedantoj de aŭtomatoj forte kontraŭis la proponojn de la vilaĝestro. Ili riskas perdi monon, ĉar la aŭtomatoj tagnokte funkcias kaj profiton portas. Ankaŭ la kompanio Japana Tabako kampanjis kontraŭ la proponoj. Tamen multaj japanoj leteris al la vilaĝestro por lin subteni, atentigante, ke Japanio estas progresama lando koncerne cigaredproblemon (malgraŭ statistikoj, kiuj montras, ke ekzemple 37 % de viraj kaj 16 % de virinaj abiturientoj fumas).

Lastatempe la japana registaro iniciatis projekton “Sana Japanio 21” por i.a. ĉesigi fumadon inter gejunuloj. Tamen iniciato tia neniam sukcesos en kapitalisma lando, ĉar malantaŭ la kulisoj ĉiam ŝtelmoviĝas parlamentanoj subaĉetitaj de koncernaj kompanioj. Oni bezonas kuraĝajn gvidantojn, kiaj ekzemple la vilaĝestro en Hukaura, kiuj kontraŭstaros la potencon de la grandaj firmaoj.

La proponaro de la vilaĝestro estis aprobita, sed estas dubinde, ĉu cigaredvendistoj obeos ĝin: al la leĝaro mankas punoj pro malobeo. La vilaĝo povas nur admoni kaj publikigi nomojn de “pekintoj”. Tamen la leĝaro estas signifa kaj subteninda unua paŝo kontraŭ la tabako-industrio.

HORI Jasuo/pg