Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

LINGVO-POLITIKO

Iome idiome

Neniam ekde la fondiĝo de la moderna irlanda ŝtato ekzistis kohera kaj konsekvenca lingva politiko. Kvankam la du plej grandaj politikaj partioj havas irlandgaelajn nomojn – Fianna Fáil [fjanna fojl] (“militistoj de l’ destino”) kaj Fine Gael [gejl] (“gaela klano”) – ili ĉiam montris malkonstantan sintenon rilate la irlandan lingvon.

Laŭ la konstitucio de la Irlanda Respubliko la gaela (irlanda) estas la unua oficiala lingvo de la ŝtato. La dua oficiala lingvo estas la angla. Laŭleĝe ĉiu civitano, pledante aŭ sin defendante en kortumo, rajtas uzi aŭ la anglan aŭ la irlandan, kaj ĉiu leĝo aprobita de la leĝdonanta instanco devas esti redaktita kaj en la angla kaj en la irlanda. Sen tiu ĉi dulingveco la leĝo estus senvalora.

Tamen, post la jaroj 1930aj, la koncerna lingvo-paragrafo de la konstitucio estis neglektata: plurfoje novaj leĝoj estis publikigitaj nur en la angla. Nun, tamen, post pledo de privata ŝtatano, la supera kortumo deklaris, ke tiu ĉi paragrafo devas esti respektata kaj obeata. Defendantoj de la irlanda lingvo esperas, ke registaroj anta kaj ontaj adoptos pli pozitivan kaj aktivan sintenon rilate la nacian lingvon.

Garbhan MACAOIDH