Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

La ĉina bilomerkato

Antaŭ dek jaroj la ĉina bilomerkato naskiĝis kiel bebo el akuŝantino post forta koliko. Ĝi simbolas ke Ĉinio transformis planizitan ekonomion en merkatan ekonomion. Tio estas unu el la gravaj paŝoj por aliĝi al la internacia socio.

Ekde tiam, la akcioj reale eniradis en la vivon de pli kaj pli multnombraj riĉiĝantaj ĉinoj. Krom mondepono en bankoj, ili havis plian investan kampon. Ĝis nun oni nombras 58 milionojn da popolanoj investantaj en la bilomerkato. Videblas, ke altiĝoj aŭ faloj de indicaj ciferoj tiras la koron de sennombraj investantoj. Pro tio oni pli kaj pli prizorgas la ekonomion kaj la politikojn en- kaj eksterlandajn, atentas pri la funkcia stato de la akciaj kompanioj, kaj aktive lernas sciojn pri financo kaj investo. Oni progresigas per sia labor- enspezo la bilomerkaton, ja esperante riĉan rikolton!

Borsoj, bilo-specoj kaj -kvantoj

En la ĉina bilomerkato ekzistas du borsoj: la Ŝanhaja Bilo-Borso (ŜBB, fondita en 1990) kaj la Shenzhen-a Bilo-Borso (SBB, fondita en 1991). En la komenca periodo estis nur iom pli ol dek akciaj kompanioj kies kurzoj estis kvotitaj en la du borsoj, sed nun la nombro superas 1100. Inter ili estas 163 altgradaj kaj avangardaj scienc-teknikaj kompanioj.

ŜBB havas 651 bilojn. Inter ili estas 568 A-akcioj, 55 B-akcioj (operacioj per usonaj dolaroj, nun ankaŭ aĉeteblaj de enlandaj ĉinoj), 18 fermitaj fondusoj kaj 10 obligacioj. SBB havas 584 bilojn. Estas 500 A-akcioj, 58 B-akcioj (operacioj per honkongaj dolaroj), 18 fermitaj fondusoj kaj 8 obligacioj.

El la cirkulanta akciaro la bank-akcio Shen Fa-zhan estas la plej multnombra kun 1390 milionoj da akcioj. La kemiaĵa akcio Jiaodai Gufan estas la plej malmultnombra kun 8,3 milionoj da akcioj. La scienc-teknika Huagon estas la plej multkosta kun akcia prezo de 50 juanoj. La ŝtal-akcio Magang Gufen estas la plej malmultkosta kun akcia prezo de 3,98 juanoj. La meza prezo de la akcioj atingas ĉ. 15 juanojn.

La totala akcia valoro en la du biloborsoj superas 5000 miliardojn da juanoj, t.e. pli ol 50 % de la totala valoro de la nacia produktado. Videblas ke la ĉina bilomerkato funkcias kiel barometro de la ekonomio.

Specoj de investantoj

Estas du specoj de investantoj: kolektivaj kaj individuaj. Entute estas 58 milionoj; inter ili troviĝas ĉ. 360 000 investantoj el diversaj organizoj.

Kun pli ol 2600 branĉoj sub si, la 102 valorpaperaj kompanioj havas totalan kapitalon de 575 miliardoj da juanoj. La plej granda el ili estas Yinho kun registrita kapitalo de 4,5 miliardoj da juanoj. 34 fermitaj investaj fondusoj havas kapitalon de 70 miliardoj da juanoj. Triakategoriaj entreprenoj al kiuj la ĉina registaro permesis eniri la bilomerkaton havas kapitalon de pli ol 100 miliardoj da juanoj.

Inter la individuaj investantoj estas laboristoj, kamparanoj, administrantoj de entreprenoj, teknikistoj, oficistoj, profesiaj investantoj, privataj komercistoj kaj entreprenistoj, mastrumantinoj, senlaboruloj, k.a.

La kolektivaj investantoj tenas proporcion de nur iom pli ol 10 % de la bilomerkato. Ĉefaj investantoj restas la pli ol 50 milionoj da unuopuloj. Laŭ statistikoj, en Usono kaj Japanio la kolektivaj investantoj tenas proporcion respektive je pli ol 45 kaj 42 % de la bilomerkatoj. Tio montras ke en la ĉina merkato restas vasta spaco por kolektivaj investantoj. Pasintjare prezidanto Zhou Xiao-chuan de la Ĉina Bilo-Inspekta Komitato (la plej alta instanco de la ĉina bilomerkato) kelkfoje emfazis ke super-rutine multiĝu la organizaĵaj investantoj. De januaro ĝis julio de 2000 eniris 74 700 novaj organizaĵaj investantoj en la ĉinan bilomerkaton.

Operaciado de la borso

Escepte de ŝtate deciditaj ferioj (sabato, dimanĉo, festotagoj) la borsoj funkcias de lundo ĝis vendredo. De 9.15 h ĝis 9.25 h oni enkomputiligas la diversajn malsamajn akcio-prezojn. La plej multnombra el tiuj estas la tiutaga komenca kurzo. Oni faras borsajn operaciojn nur dum kvar horoj tage: de 9.30 h ĝis 11.30 h kaj 13.00 h ĝis 15.00 h.

Por la A-akcioj, fondusoj kaj obligacioj estas minimuma intertempo inter vendo kaj aĉeto. Bilon aĉetitan en iu tago, oni nur povas vendi la sekvantan tagon.

La amplekso de altiĝo kaj falo dum unu tago estas limigita. La limo por akcioj kaj ST-akcioj (kompanioj kiuj havis deficiton dum unu jaro) estas respektive 10 kaj 5 % dum unu operacia tago. Por PT-akcioj (kompanioj kiuj havis deficiton dum tri sinsekvaj jaroj) ĝi estas 5 % semajne, surbaze de la vendreda komenca kurzo.

En la borso oni laboras pere de komputilo aŭ per operacio-listo sur servo-tablo. De ekstere oni faras borsajn operaciojn telefone aŭ rete.

La akcia indico dum 2000

Ĉe ŜBB la jarkomenca indico estis je 1368,69 poentoj, la jarfina je 2073,48 poentoj. Tio estas jara altiĝo je 704,79 poentoj aŭ 51,49 %. Ĉe SBB la jarkomenca indico estis je 402,71, la jarfina je 635,73, do altiĝo je 233,02 aŭ 57,86 %. En 2000 estis emisiitaj kaj eniris en la merkaton 11,7 miliardoj da akcioj el 141 kompanioj.

Antaŭvidoj pri 2001

El vidpunkto de kapital-liverado la ĉefaj elementoj estas:

1. En ĉinaj bankoj kuŝas 6700 miliardoj da juanoj el personaj mondeponoj. Lastjare plejparto el la ĉ. 600 miliardoj forlasintaj la bankojn iris al la bilomerkato. Antaŭvideblas ke ĉi-jare same multe fluos en la bilomerkaton. Nun la totala B-akcia valoro en la du biloborsoj atingas nur 6 miliardojn da usonaj dolaroj. Dume fine de januaro en ĉinaj bankoj kuŝas 74,93 miliardoj da personaj deponoj en usonaj dolaroj.

2. Ĉi-jare kredeble aperos deko da malfermitaj fondusoj, ĉefe el asekuraj kompanioj kaj socigarantiaj blokoj. Ĉiu el tiuj fondusoj disponos pri ĉ. 5 miliardoj da juanoj.

3. En 2001 oni emisiios akciojn x. kvin valorpaperaj kompanioj, kiuj ricevos pro tio pli ol 20 miliardojn da juanoj. Kapitalaltiĝoj de valorpaperaj kompanioj alportos ĉ. 30 miliardojn da juanoj.

4. Novaj organizaĵaj investantoj enirontaj la bilomerkaton enportos ĉ. 20 miliardojn da juanoj.

5. Laŭ promeso de Ĉinio, post aliĝo al la Monda Organizaĵo pri Komerco eksterlandaj valorpaperaj organizoj rajtos okupi specialan sidejon en la borso kaj rekte fari operaciojn kun B-akcioj. Oni starigos kunlaborajn valorpaperajn kompaniojn kaj administrajn fondus-kompaniojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Tio kondukos eksterlandan kapitalon en la ĉinan bilomerkaton.

Rilate al kapital-postulado menciindas:

1. Akcioj emisiotaj kaj porciumotaj bezonas 150 miliardojn da juanoj.

2. Fondo de nova merkato, simila al la usona NASDAQ, kaj ĝia operaciado postulos ĉ. 100 miliardojn da juanoj.

3. Redukto de ŝtataj akcioj bezonas 20 miliardojn da juanoj.

4. Maklera pago kaj markimposto por borsaj operacioj kostos 85 miliardojn da juanoj.

Antaŭvidoj por la ĉina ekonomio

La ĉina registaro aktive daŭrigos la financan politikon por stabila valuto. Ĝi grandskale emisios ŝtatajn obligaciojn kaj ĉiuflanke realigos diversajn projektojn por plivastigi enlandajn bezonojn, reguligi strukturojn kaj akceli konsumadon. Ĝi bezonos kapitalon por ekspluati la okcidentan landparton, por plialtigi la bonstatan nivelon de senlaboruloj kaj emeritoj kaj por pliigi la salajron de landinternaj laboristoj.

La aliĝo al Monda Organizaĵo pri Komerco akcelos la enfluon de eksterlanda kapitalo kaj rapide multiĝos investoj en altgrada kaj avangarda scienc-tekniko. La restrukturigo de ŝtataj entreprenoj ekefikos. La profito de la akciaj kompanioj ĝenerale altiĝos.

Laŭ antaŭkalkulo de la Monda Banko kaj de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, la ĉina malneta enlanda produkto pliiĝos ĉi-jare inter 7,5 kaj 8 %.

Plia liberigo de la merkato

Por liveri plian investan kampon al enlandaj ĉinoj kaj por progresigi la nacian ekonomion, la Ĉina Bilo-Inspekta Komitato decidis je la 20a de februaro 2001 ke enlandaj ĉinoj rajtos fari operaciojn kun B-akcioj. Tio estis populara afero: de la 26a de februaro ĝis la 26a de marto, ĉ. 500 000 ĉinoj malfermis al si B-akciajn kontojn. Dum la pasintaj dek jaroj nombriĝis nur 280 000 investantoj en B-akcioj!

Rajtas malfermi B-akcian konton la ĉinoj kiuj deponas en banko almenaŭ 1 000 usonajn dolarojn aŭ 7 800 honkongajn dolarojn. Ne ekzistas monkvanta postulo por malfermi A-akcian konton.

HUANG Tingsheng

(La aŭtoro funkcias kiel manipulanto de akcioj en valorpapera kompanio. Li lertas pri aĉeto kaj vendo de akcioj. Interesitoj povas kontakti lin rete: nasko@21cn.com).

//en kadro//

LEKSIKONO

Akcio: Parto de la kapitalo de akcia kompanio; atesto pri tia kapitalparto (IKEV)

Biloj (= valorpaperoj): Rajtoj pri kapitalo, kutime negoceblaj en la borso (v. akcioj, obligacioj) (IKEV)

Biloborso: Ejo kie oni negocas valorpaperojn; la operacioj mem (IKEV)

Borso: Kunveno de komercistoj, makleristoj, kasistoj kaj aliaj personoj, kiuj komercas valorpaperojn aŭ diversajn varojn; la konstruaĵo kie tia kunveno okazas; la transakcioj mem (IKEV)

Emisio: Kreo kaj aĉetebligo de valorpaperoj (IKEV)

Fonduso: Kapitalo destinita por aparta, difinita celo (PIV, vidu pli detalan klarigon en tabelo)

Indica cifero: Proporcia cifero indikanta la nombran rilaton inter la valoroj de grando en diferencaj momentoj aŭ lokoj. Oni esprimas ĉi tiun proporcian ciferon en procentoj de unu (aŭ de meznombro de pliaj) de la valoroj de tiu grando (IKEV)

Kurzo: Borsa aŭ eksterborsa prezo aŭ valoro de akcioj, obligacioj, kambioj, devizoj, mono kaj varoj (PIV)

Kvoti: Fiksi kaj konigi prezojn aŭ kurzojn, ĉu oficiale aŭ ne (IKEV)

Merkato: La tuto de propono kaj postulo rilate al iu artiklo aŭ grupo de artikloj (IKEV)

Obligacio: Valorpapero kiu atestas partoprenon en monprunto. Ĝi naskas fiksan interezon (IKEV)

(IKEV: Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro; PIV: Plena Ilustrita Vortaro)