Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

Grandaj MEP-diferencoj inter la EU-landoj

La landoj de Eŭropa Unio (EU) apartenas al la riĉa mondo. Tio ne signifas, ke la produktokapablo estas same granda en ĉiuj landoj.

La malneta enlanda produkto (MEP), totala aŭ popersona, estas ofte uzata por doni krudan bildon pri la ekonomia forto de iu lando. MEP ja estas origine kalkulita en la propra valuto de ĉiu lando, sed devas esti transkalkulita en komunan valuton por esti komparebla inter landoj. Eŭro estas tia komuna valuto, sed transkalkulado ne estas senproblema.

Tabelo 1 montras du versiojn de eŭrokalkulita popersona MEP en la membroŝtatoj en 1999. La kolumno (d) montras la popersonan MEP-n en miloj da eŭroj, kalkulitaj laŭ la fakte ekzistantaj nominalaj valutokurzoj. La plej dekstra kolumno (e) montras la ekvivalentan indicon kiam la averaĝo por la tuta EU estas 100. Tamen restas interpretoproblemoj.

La ekzistantaj valutokurzoj ja estas rezulto de multaj faktoroj kaj malbone respegulas la aĉetpovon de la valutoj. Pro tio komparoj de MEP transkalkulita laŭ ekzistantaj nominalaj valutokurzoj donas falsan bildon pri la diferencoj inter la landoj. La du plej dekstraj kolumnoj tial ne montras la “realajn” diferencojn en la popersona MEP, sed estas parte rezulto de tio, ke la prezniveloj estas malsamaj en malsamaj landoj je la ekzistantaj valutokurzoj.

Por solvi tiun problemon la statistika organizo de EU publikigas ankaŭ aĉetpovokorektitan popersonan MEP-n, t.e. popersonan MEP-n esprimitan en la averaĝa preznivelo de EU. Tiuj nombroj estas la plej interesaj, se oni volas kompari landojn. Tiajn MEP-kalkulaĵojn ni montras en kolumno (b) de tabelo 1. En la kolumno (c) estas la ekvivalentaj indiconombroj. La landoj estas vicigitaj laŭ la nivelo de tiuj MEP-kalkulaĵoj.

Kiujn trajtojn ni vidas en tabelo 1? Unue, la diferenco inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj landoj estas sufiĉe granda. La aĉetpovokorektita popersona MEP en Luksemburgio estas preskaŭ trioble pli granda ol tiu en Grekio, kaj tiu en Danio estas preskaŭ duoble pli granda.

Due, la sudeŭropaj landoj konsistigas la plej malsupran parton de la tabelo. Tio estas unu el la fontoj de la streĉiteco inter la nordaj kaj la sudaj landoj de EU.

Trie, ni vidas ke la diferenco inter la landoj en la supra kaj en la malsupra parto de la tabelo estas pli granda se oni kalkulas en eŭroj laŭ ekzistantaj nominalaj valutokurzoj ol se oni kalkulas en aĉetpovokorektitaj eŭroj. Tio estas unu rezulto de tio, ke la valuto de lando kun forta ekonomio tendencas esti tro alte taksita en komparo kun la valuto de landoj kun malpli forta ekonomio.

La kandidatlandoj

Pluraj ne-membroj de EU volas membriĝi kaj estas je diversaj niveloj en la membriĝproceso. En oficialaj dokumentoj oni nombras 13 landojn kandidatlandoj. Dek estas antaŭaj socialismaj landoj.

La plej multaj kandidatlandoj havas malpli grandan totalan kaj popersonan MEP-n ol la nunaj 15 membroŝtatoj. La totala MEP de la kandidatlandoj sumiĝas nur je ĉirkaŭ 7 % de tiu de la nunaj membroŝtatoj. Tio estas rezulto kaj de la malgrandeco de la kandidatlandoj, kaj de ilia malpli granda popersona MEP.

En tabelo 2 ni vidas, ke neniu kandidatlando atingas popersonan MEP-n egalvaloran al la averaĝo de EU. Kipro estas en la pinto kun 81 % de la EU-averaĝo, kaj la averaĝo de ĉiuj kandidatlandoj kune estas nur triono de la averaĝo de la nunaj EU-landoj. Pro tio oni povos antaŭvidi intensajn disputojn pri la budĝeto kaj la disdividoprincipoj en la estonta EU — pli akrajn ol tiuj, kiuj jam okazis, ĉar kelkaj landoj pagas pli al la komuna buĝeto ol ili rericevas, dum aliaj rericevas pli ol ili pagas. Estos interese vidi kiel oni solvos tiujn problemojn, kiam prokrasto ne plu eblos.

Bo SANDELIN

Surskriboj por la tabeloj:

Tabelo 1. Popersona MEP en la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio en 1999

Tabelo 2. Popersona MEP en la kandidat-membroŝtatoj en 1999 (ciferoj por Malto mankas)

Kiel kalkuli la malnetan enlandan produkton?

La produktado de ekzemple pano signifas, ke okazas produktado ne nur en la bakejo, sed ankaŭ sur pluraj antaŭaj niveloj en longa produktproceso: terkulturisto produktas grenon, kiun li vendas al muelejo, kiu produktas farunon. La faruno estas vendata al la bakisto, kiu bakas la panon, kiun li vendas al konsumanto.

Ĉu oni povus simple adicii la valoron de la greno, la valoron de la faruno kaj la valoron de la pano (kaj la valoron de ĉiuj aliaj produktoj de diversaj entreprenoj) por kalkuli la MEP-n?

Ne! Tio signifus multoblan kalkulon de la sama afero. La valoro de la greno ja estas enkalkulita en la valoro de la faruno, kaj la valoro de la faruno estas enkalkulita en la valoro de la pano.

Unu metodo por eviti la pluroblan inkludon en MEP de unu sama afero estas la jena: En la sumigo oni ellasas krudmaterialojn kaj aliajn “ingrediencojn”, kiujn entreprenoj aĉetas de aliaj entreprenoj. Oni adicias nur la valorojn de la konsumado, la investovaroj kaj la eksporto, kaj de tio oni subtrahas la importon. Oni devas subtrahi la importon, ĉar la konsumado, la investado kaj la eksporto ja entenas varojn, kiuj ne estas produktitaj en la lando, sed importitaj de aliaj landoj.

BS