Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Dum jarmiloj la homoj ĵetis organikan rubon en truojn aŭ amasigis ĝin kiel rubmont(et)ojn. Ili ne sciis, ke la organika rubo, ĉefe de dommastruma origino, malkomponiĝas, fermentas, putras pro ago de bakterioj kaj longtempe produktas kaj emisiadas venenajn aŭ eksplodemajn gasmiksaĵojn (ĉefe metanon kun karbondioksido), hodiaŭ nomatajn biogaso. Samtempe la libere deponita organika rubo povas disvastigi malsanojn, eĉ epidemiojn.
Multfoje oni jam konstruis domojn sur forgesitaj rubodeponejoj. La rubogasoj tiam povas penetri en kelojn kaj kaŭzi malsanojn de la enloĝantoj aŭ eksplode neniigi la konstruaĵon. Tamen estas eblo uzi ilin kiel biogason, do modernan brulaĵon. Tion oni eltrovis jam antaŭ plurdek jaroj, sed nuntempe ties aplikado disvolviĝas.
La biogason oni povas trakti diversmaniere:
1. Simple bruligi — tamen sub kontrolataj kondiĉoj por eviti fajrodamaĝojn. Tiam certe la kemia energio de la biogaso senutile perdiĝas.
2. Kolekti la biogason kaj poste uzi ĝin.
3. Produkti varmon.
4. Produkti elektran kurenton.
Estas notinde, ke tiuj metodoj bone fermas la putraĵon de la eksteraĵo, do la medio ne estas endanĝerigita per infektaj efikoj.
En Vieno oni sekvas la unuan kaj kvaran metodojn kaj jam kolektas 60 elcentojn de la deponeja biogaso, kiu konsistas ĉefe el metano CH4. Jare estiĝas 11 milionoj da kubometroj da biogaso, el kio 58 elcentojn oni simple forbruligas. La resto estas uzata por produkti elektran energion, kvante 9,5 milionojn da kilovathoroj.
La biogaso estas kolektata kaj utiligata jene:
La rubon oni amasigas sur pli-malpli akvo- kaj aerizola, horizontala aŭ milde dekliva, grundo. Sur la rubmonteton oni sternas plastan folion kun tere kovrita rando por ke la gaso nur malfacile komunikiĝu kun la ekstera aero. Oni kovras la tutan monteton per grundotavolo por ebligi ties kovron per natura plantaro. En la rubon oni boras vertikalajn truojn, t.n. gasputojn. Jam la puto havas filtran mantelon, sed poste la gaskolekta dukto kondukas la biogason al filtra-pumpa instalaĵo, post kiu la gaso atingas brulejon. Plej primitive, la varmenergio povas turni vapormaŝinon aŭ vaporturbinon. Pli moderne oni ne produktas vaporon, sed kondukas la gason rekte al eksplodmotoro aŭ gasturbino, en kiu lasta ĝi kontinue brulas. La maŝino elektita el la menciitaj turnas elektran generatoron. La produktata kurento tra transformatoro atingas la preskribitan tension kaj fluas en la regionan elektran reton, kiu povas kontaktiĝi kun la tutlanda aŭ internacia retego.
WALTER KLAG
SKIZO DE UTILIGO DE BIOGASO DE RUBDEPONEJOJ
Precipitaĵo RUBDEPONEJO Gasputo
Malmulte polua
mediofavora
brulemisiaĵo Rekultivita
Filtrilo haldotaluso
Gaskolekta dukto Konduktilo al la elektra reto Drenilo sur la dekliva fundo de la deponejo
Gasmotoro
-
-generatoro Transformatoro
Gaspumpilo
kaj -filtrilo Enkonduko de likakvo en akvokolektejon