Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

Paradokso

La historieto pri balono (MONATO 2001/3) estis misprezentita kaj multe perdis de tio. Laŭ mia scio, ĝi originas el iama matematika gazeto por lernejanoj Kvant (Sovetio), kie ĝi aperis kiel anekdoto pri Sherlock Holmes kaj doktoro Watson.

Holmes kaj Watson glisis per balono kaj perdiĝis. Vidinte homon surtere, ili iom malaltiĝis kaj demandis: “Kie ni estas?” Iom pripensinte, la homo respondis: “En la balon-korbo”.

“Li certe estas matematikisto”, tuj konstatis Sherlock Holmes. “Kiel vi konkludis tion ĉi?”, demandas Watson. “Tre simple. Unue, ĉar li komence pripensis, kaj nur poste respondis”, diris Holmes. “Due, nur en matematiko respondo povas esti tiom vera kaj tiom senutila!”

Jen alia anekdoto pri matematikisto kaj inĝeniero — onidire el la sama fonto (tio estas tamen iom dubinda, kiel vi vidos). Temas pri paradokso de la heleno Zenono: rapidkura Aĥilo ne povos atingi senmovan foston, ĉar li devas trakuri la unuan duonon de la vojo, poste la sekvan duonon de la restanta vojo, kaj tiel plu ĝis infinito, do neniam atingas la celon.

Nun la anekdoto. Al matematikisto kaj inĝeniero oni proponis taskon (ne tute akademian): ĉe la muro de malplena ĉambro troviĝas nuda belulino. La du viroj ĉe la kontraŭa muro je distanco de dek metroj rajtas alproksimiĝi laŭ la jena maniero: dum la unua sekundo je unu duono de la distanco, dum la sekva sekundo je unu duono de la restanta vojo, ktp. La matematikisto tuj rezignis, sed la inĝeniero volis provi. “Kial vi konsentis?”, demandas la matematikisto. “Ĉu vi ne scias pri la paradokso de Zenono, kaj ke vi neniam atingos la celon ĉe tiaj kondiĉoj?!” “Mi scias, ke mi neniam alproksimiĝos je nula distanco”, la inĝeniero respondas. “Tamen ankaŭ la efika distanco sufiĉos!”

Por ajna okazo — kaj tute serioze — mi volas atentigi, ke tiaj anekdotoj pri matematiko aperas danke al matematekistoj mem, kaj sincere pensi, ke matematiko operacias nur per senutilaj trivialaĵoj povas nur personoj kun trivialaj scioj. Kiel estas envere, eksplikas brila citaĵo de la fama fizikisto Eugene P. Wigner:

“La grandega utilo de matematiko por la naturaj sciencoj estas io mistera, por kio ekzistas neniu racia ekspliko. Ne estas nature, ke la leĝoj de la Naturo entute ekzistas, des malpli ke la homo kapablas malkovri ilin. La miraklo de konveneco de la matematik-lingvo por formuli la leĝojn de la fiziko estas mirinda donaco, kiun ni nek komprenas, nek meritas.” (El eseo “Pri neniel atendata efektiveco de la matematiko por la fizikaj sciencoj”)

Alexander GOFEN