Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kion kaŝas la Kvendan-fortikaĵo?

La tridekjara laboro de muzea ekspedicio en Kaliningrad (eksa Königsberg) kroniĝis sensacie. Estas trovitaj ĉirkaŭ 17 mil objektoj de la Prusa muzeo, fondita en 1844. Iam ĝi estis unu el la plej grandaj en Eŭropo, kaj entenis 240 mil valorajn objetktojn. Antaŭ la sturmo de Königsberg (1945) la direktoro de la muzeo sukcesis disdeponi la muzeaĵojn en tri kaŝejojn. La unua situis apud la urbo Rastenburg (nun Kentŝin), la dua en la subterejoj de Ordenskij (Ordena) kastelo.

Post la milito la restaĵoj el ambaŭ kaŝejoj estis retrovitaj kaj nun estas ekspoziciataj en Varsovio kaj Kaliningrad.

Sed la plej valoraj muzeaĵoj troviĝis en Kvendnan, konata al kaliningradanoj kiel “La tria fortikaĵo”. Dukorta kaj trietaĝa, ĝi estis konstruita dum la regado de Frederiko la Tria. Postmilite tie longe situis armedeponejo kaj milittrupoj de la sovetia armeo. Pro tio la loko estis kaŝata kaj nealirebla por esplorantoj.

Tamen kelkaj scivolemaj soldatoj memstare trovis du ĉambrojn plenajn da kestoj kaj bronzaj statuoj.

Videblis iuj ostaj (ĉu eburaj?) ekspoziciaĵoj kaj surplanke dise kuŝis malnovaj moneroj.

Post la militservo unu el la soldatoj priskribis unu statuon. Temis pri virino pompe vestita, kun floroj surbruste, tenanta en unu mano bastonon, kaj en la alia globon.

Nur ekde 1998 La tria fortikaĵo iĝis alirebla por simplaj vizitantoj. Plej serioze laboris la esplorgrupo de Avenir Ovsjanov, kiu eĉ dum sia libera tempo vagadis en la subterejoj. Foje, dum unu el siaj vagoj, li rimarkis iujn rustaĵojn. Li enpoŝigis la specimenojn kaj ĉe la taga lumo rekonis en ili fragmentojn de piedingoj el la 11 jarcento. Sekvatage la esplorantoj trovis tie jam 600 muzeaĵojn kaj en ĉiu posta tago po 1500 ĝis 2000 valoregajn historiobjektojn. Ĉi tio okazis vintre, kaj estis tre malfacile dum malvarmego kaj frostaj trablovoj mane fosi sablon, kaj poste kribradi ĝin ...

Ovsjanov petis helpon pere de televido. La urbaj instancoj povis doni nur 500 rbl (malpli ol 20 usonaj dolaroj), parton de kiuj Ovsjanov elspezis por veturi al Carskoje Selo (apud Sankt-Peterburgo). Tie li esploris priskribon de la dummilite malaperintaj statuoj, unu el kiuj estas statuo de la carino Jekaterina la Dua kun sceptro en unu mano, kaj globforma mezurilo en la alia. La statuoj ne estas trovitaj ĝis nun. Iuj diras, ke multe pli frue oni fordonis ilin por refandi, aliaj diras, ke ili estis ien forportitaj. La plej freŝa versio informas, ke “iuj subterejoj estis eksplode grundkovritaj por konservi la neprirabitajn muzeaĵojn ĝis pli favora tempo”. Eble tie troviĝas ankaŭ la statuoj?

Anatolo GONĈAROV