Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La konkluda vorto

MONATO estas malfermita al diversaj opinioj, kaj ĝiaj recenzantoj (inkluzive Grigorij Arosev, Pejno Simono, Jorge Camacho, sen paroli pri Geraldo Mattos, Vimos Benczik, Carlo Minnaja, Mark Fettes, Don Broadribb, Gotoo Hitoshi, Probal Das Gupta, Gonçalo Neves k.a.) estas homoj kompetentaj.

Grigorij Arosev mem estas aŭtoro de poezia libro, do li iom komprenas pri poezio, sendepende de tio, ĉu lia libro plaĉas aŭ ne plaĉas al iu. Nu, li ne opinias, ke “Simptomoj” de Neves estas unu el la plej gravaj kaj legindaj poemaroj de la lasta jardeko, kaj tio estas lia rajto. Se Gonçalo Neves, Jorge Camacho kaj Hektor Alos i Font pretas mortigi ĉiun, kiu ne opinias tiun libron geniaĵo, ili mortigu ankaŭ min, kvankam laŭ mi la recenzo de Arosev estas tro severa. Cetere, ankaŭ Gonçalo Neves ne estas modelo de toleremo en recenzado! Ekzistas poezio tradicia kaj poezio modernisma. Ambaŭ rajtas ekzisti, ne malhelpante unu al la alia.

Ververe, ankaŭ Pejno Simono iom komprenas pri literaturo kaj estas aŭtoro de (laŭ mi) bonaj noveloj. Ke li iam estas tro netolerema, tio estas lia problemo; cetere, pri tio li similas al Gonçalo Neves, Jorge Camacho, Hektor Alos i Font, Grigorij Arosev kaj eĉ Trevor Steele. Se oni atente legas lian recenzon, oni vidas, ke li esprimas ĝenerale bonan opinion pri la libro de Trevor. Sed, kiel fakulo, li ĉefe malkontentas pri la eldonista laboro, kiun li kritikas tre detale. La harfendaj malkonsentoj pri germanaj dialektoj restu inter Trevor kaj Simono.

MONATO publikigis la kontraŭajn opiniojn de Trevor Steele kaj Hektor Alos i Font kaj nun publikigis ankaŭ la opinion de Jorge Camacho, kvankam ili estas pli netoleremaj ol tiuj du recenzoj. Koncerne la liberecon de opinioj, pensu, ke MONATOn eldonas Flandra Esperanto-Ligo (FEL). La libron de Neves publikigis la sama FEL. La tre kritikan recenzon pri la libro de Neves publikigis MONATO. Konkludon oni faru por si mem.

Boris KOLKER, redaktoro

N.d.l.r.: Per tiu ĉi letero ni nun finas la diskuton.