Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Atrakcio por lingvoŝatantoj?

Mi havas pasivan konon de la hispana kaj nederlanda, sed la rusa estas mia gepatra lingvo. Jen unuafoje en mia vivo mi renkontis libron kun kombino de tiuj ĉi tri kaj Esperanto aldone.

La aŭtoroj mencias, ke ili ambaŭ de junaĝo parolas Esperanton. Kaj ili prave supozas, ke inter esperantistoj ekzistas homoj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri lingvoj, pri ties internacia uzo kaj diversaj aspektoj. Tial ili verkis libron pri siaj lingvistikaj esploroj, esperante ke ni kunsentos ilian fasciniĝon pri lingva tempoekskurso.

Temas pri la epoko antaŭ la fama rusa caro Petro la Granda. Vesti-kuranty estas la nomo de la unuaj mane skribitaj rusaj gazetoj, kiuj dum pli ol 100 jaroj estis farataj en la diplomatia kancelario en Moskvo. La gazetoj enhavis plejparte tradukojn de okcident-eŭropaj presitaj tekstoj. Ofte, la okcident-lingvaj fontoj (germanaj, nederlandaj, svedaj, latinaj k.a.) uzitaj en Moskvo estis siavice jam tradukitaj de aliaj lingvoj. Do, ŝancoj de fuŝa tradukado multobliĝis, ja tiam ekzistis nek vortaroj, nek norma ortografio, nek stabila gramatiko. Kaj la tradukataj tekstoj mem estis fojfoje apenaŭ kompreneblaj, kun amaso da latinaĵoj, kompost-eraroj kaj malfacile distingeblaj gotikaj literoj.

Unuvorte, tiu ĉi libreto esploras, ĉu la rusaj tekstoj estis fidindaj tradukoj.

Honeste dirante, mi ne povas aserti, ke la libro potence ekposedis mian tutan atenton kaj ke mi avide glutlegis ĝin. Tamen, samtempe oni ankaŭ devas agnoski, ke la enhavo de la libro tute ne estas ĝangalo de lingvistikaj terminoj kaj la teksto estas glate kaj agrable legebla.

La lingvistika parto estas antaŭklarigita per historia noto. Kun plezuro mi revivigis ion el la malmulto, kion mi ankoraŭ memoras pri la rusa historio el la lernejo. Eĉ pli interese estis legi pri la tiamaj Nederlandoj, ja la rusaj kaj nederlandaj rilatoj poste estis fame evoluigitaj fare de Petro la Granda. La Nederlandoj (los payses Vajos — “la landoj basaj”, pli-malpli la nunaj Nederlando, Belgio kaj norda Francio) estis liberema unio de provincoj en la 16a-17a jarcentoj. Kun la Provinco Holando ĉe la gvido, ili post plurjaraj bataloj abortigis la aneksajn pretendojn de la hispana reĝo. Finfine, pactraktato estis farita.

Kaj la Prokuro de la Hispanaj Senditoj, dokumento rilata al la pactraktato, estas en la fokuso de la aŭtora esploro.

Rimarkeble, la scio de la aŭtoroj pri la temo estas mirinda — mi apenaŭ kapablas legi la rusan tekston de pli ol tri jarcentoj de aĝo, des pli en la tiama skribo. Sed dum la legado mi tion ne sentis. Male, mi ĝuis, ke mi povis leĝere sekvi la aŭtoran interpretadon de ne tute facile rekoneblaj vortformoj. Ankaŭ la tiama nederlanda aspektas ekzotike, ekzemple: ende de ghene die daer van haren oorspronck hebben — kaj mi tion komprenis danke al la aŭtoroj! Mi ne scias, kiel tio aspektas por iu alia, sed por mi tio vere estis la ĝuo de la lingva tempoekskurso.

Nur kelkaj finaj komentoj: — Kiam sur paĝo 14 mi stumblis je la siglo RGADA — nur kun peno mi konjektis, ke ĝi estas paŭso de la rusa siglo signifanta “rusia ŝtata arkivo de antikvaj aktoj” — Nur en la finaj notoj mi eksciis, ke ie troviĝas tabelo de la antikvaj rusaj literoj — kial tion ne indiki ie pli frue en la teksto? — Kelkaj lingvaj specifaĵoj, kiel “atrakcia fonto”, “familiaraj kun la lingvoj”, “forĵuris la reĝon” (ĉu abdikigis?), “du tradukistoj” estis envolvitaj (tre angle, ĉu ne?), — ne malhelpas komprenon kaj parolece variigas la tekstofluon.

Konklude, mi ne tre kredas, ke la libro estos absolute alloga legaĵo por tiuj, kiuj ne konas ĉiujn tri lingvojn, precipe la rusan — sed, ke ĝi estas inda frandaĵo por la vera lingvoŝatanto, pri tio mi estas tute certa.

Sergej DEREVJANNYĤ

I. Maier, W.F. Pilger: Duamana traduko por la Rusa Caro. Pri 17a-jarcentaj novaĵ-tradukoj en Vesti-Kuranty. Ilustrita, kun faksimiloj. Eld. Vulpo-Libroj, Lelystad, 2000. 95 paĝoj glue binditaj. ISBN 90 70074 42 7. Prezo ĉe FEL: 7,20 eŭroj + afranko.