Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BULGARIO

Rava poezia mondo

La bulgara pentristo-grafikisto Nikola Mitov (Kumaricata) naskiĝis en 1939 en la kvartalo Kumarica de la urbo Novi Iskar, apud Sofio. Li studis en pentroartaj gimnazio kaj akademio. Liaj instruistoj estis la grafikistoj Evtim Tomov kaj Veselin Stajkov. De tridek jaroj la grafikaĵoj de Nikola Mitov eniras kolektojn de pentroartaj galerioj en diversaj urboj de Bulgario kaj en pluraj eŭropaj landoj. Multaj ŝatantoj de grafika arto el diversaj landoj posedas liajn grafikaĵojn.

La riĉa multjarcenta bulgara kulturo profunde inspiras la pentriston Mitov. Unu el la ĉefaj temoj de lia kreado estas la pitoreskaj bulgaraj monaĥejoj. En siaj verkoj Mitov strebas penetri en la romantikan atmosferon de la multjarcenta bulgara historio. La naciaj monaĥejoj, kiujn pentras Mitov, estas elokventaj simboloj de la bulgara kulturo. En la pasinta tempo, la monaĥejoj estis luliloj de la klereco kaj nacia spirito. La monaĥejoj gardis ne nur la lingvon kaj la literaturon, sed ankaŭ la riĉajn popolajn tradiciojn.

Mitov estas talenta majstro de pejzaĝo. En liaj grafikaĵoj videblas la vasteco de la dobruĝa ebenaĵo, la silento de etaj vilaĝaj stratoj, la beleco de malnovaj bulgaraj domoj kaj kortoj. La grafikisto ŝatas bildigi stratojn, parkojn, placojn de Sofio. En liaj pentraĵoj senteblas la amo de la pentristo al la malnova bulgara ĉefurbo. Per siaj verkoj li instigas nin pli detale rigardi la stratojn, laŭ kiuj ni iras, la konstruaĵojn, kiujn ni preterpaŝas, kaj ĉi tiel ni rimarku la belecon kaj ĉarmon, kiuj estas ĉirkaŭ ni.

Mitov estas eksterordinara pentristo. Li pentras portretojn de famaj historiaj bulgaraj personoj. En la portretoj li sukcesas esprimi ne nur la karakteron de ĉi tiuj personoj, sed ankaŭ montri la flamon en iliaj okuloj, la decidemon en iliaj vizaĝaj trajtoj. Nikola Mitov estas unu el la plej talentaj majstroj de la nuntempa bulgara grafikarto, en kies verkoj estas varmeco kaj emocio.

Georgi MIHALKOV

Trojana monaĥejo (litografio).

Memportreto.