Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORD-IRLANDO

Praula dialekto

Stranga hibrido estas la nord-irlanda registaro. La kabineto, ekzemple, konsistas el ministroj el du kontraŭaj frakcioj, nome la plejparte protestantaj monarkismaj uniistoj, kiuj insistas pri konservado de la unio kun la Unuiĝinta Regno, kaj la precipe katolikaj irlandaj naciismaj respublikistoj, kiuj ambicias unuigi la tutan irlandan insulon.

Kvankam negrandan majoritaton havas la uniistoj, kelkaj el la plej gravaj ministraj postenoj (ekz. tiuj pri edukado kaj agrikulturo) estas okupataj de naciistoj. Dum uniistoj insistas, ke la angla estu la sola oficiala lingvo, la naciistoj postulas, ke ankaŭ la irlanda (gaela) havu oficialan statuson. Sed lastatempe tiel nomataj ulsteraj skotoj, posteuloj de sudokcidentaj presbiterianaj skotoj, kiuj — instigite de la reĝo — post 1550 koloniis parton de Nord-Irlando kaj elpelis katolikajn indiĝenojn, volas ke, kaze de agnosko de la irlandgaela, estu oficialigita ankaŭ la ulsterskota dialekto de iliaj prauloj.

Tamen hodiaŭ nur malmultaj — precipe maljunaj homoj — uzas la ulsterskotan dialekton, kiu pro influo de aliaj irlandaj kaj anglirlandaj dialektoj (kaj usona slango) estas tre “diluita”. Sed malgraŭ ĉio ĉi la aŭtoritatoj en Nord-Irlando cedis al la diversaj lingvaj premoj, tiel ke pli kaj pli publike evidentiĝas oficiale kaj neoficiale la tri lingvoj: la angla, la irlanda kaj la ulsterskota.

Parte artefarita

Aperis en tri lingvoj ekzemple la censo-formularo kompletigota de ĉiu brito ĉiun dekan jaron. La ulsterskota lingvo tie uzata estas bizara miksaĵo de la konversacia parolmaniero de ordinaraj homoj en suda Skotlando kaj (kun iom malsama prononcmaniero) en Nord-Irlando, kune kun vortoj kaj tropoj el la kortega kaj literatura skota lingvo uzata dum la 16a jarcento. Tiu parte artefarita lingvo nomiĝas Lallans [lalans] en Skotlando kaj ĝuas nuntempe etan renesancon inter poetoj kaj verkistoj, sed apenaŭ inter skota aŭ nordirlanda popoloj.

Nove fondita ulsterskota lingva asocio provas revigligi en Nord-Irlando sian tre similan varianton de la skota lingvo en Nord-Irlando. Tamen la proponata lingvo — almenaŭ tiel oni facile kredus — konsistas ŝajne el moderna populara lingvaĵo kaj ekzemple el la mezepoka germana de Lutero aŭ el la hispana de Cervantes (se tia strangaĵo eblus). Vere Nord-Irlando estas aparta mondo.

Garbhan MACAOIDH

Specimena frazo en la ulsterskota el la censo-formularo jenas: “Gin ye hae onie bother, ye can give the Census Hotline a blaa an ax fur a haun fillin the Census foarm in.” Angle: “If you have any bother, you can give the Census Hotline a ring and ask for a hand filling the Census form in.” Esperante: “Se vi havas problemojn, vi povas telefoni al la censo-helpservo kaj peti, ke oni kunplenigu la censilon.”