Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

POLLANDO

Junaj diplomitoj senlaboraj

La 10an de aprilo 2001 en la pola publika televido TVP 1, Leszek Miller, estro de la pola socialisma partio (SLD, Koalicio de Demokratia Maldekstrularo), diris ke estas nuntempe du mitoj en Eŭropo. Unu ekzistas en Germanio pri tio ke post la aliĝo de najbara Pollando al Eŭropa Unio (EU), polaj laboristoj diluvigos Germanion per ofertoj labori malmultekoste. Laŭ la alia mito la germanoj foraĉetos la polan teron, malpli kostan ol tiu en Okcidento.

Vere estas tiaj mitoj en la tiel nomata publika opinio, sed ĉu ili estonte, post pli bona ekkonigo de la ekonomiaj cirkonstancoj en ambaŭ najbaraj landoj, povos resti nur mitoj?

Nebezonataj fakoj

En Pollando je la komenco de la jaro 2001 ĉiu tria senlaborulo estas en la aĝo de 18 ĝis 24 jaroj. En tiu grupo estas multaj gediplomitoj: 176 000 laŭ ciferoj de la Landa Laboroficejo. El la plej nova komuniko de la oficejo oni povas ekscii ke unu el la kaŭzoj de la alta indico de senlaboreco inter gejunuloj estas la fakto, ke ili elektas tiajn fakojn, je kiuj malestas bezono en la labormerkato.

Pli ol duono de la senlaboraj diplomitoj finis postgimnaziajn mezajn faklernejojn kaj dujarajn postelementajn faklernejojn. 82 % de la gejunuloj kiuj registrigas sin en laboroficejoj tuj post fino de la lernado, havas fakon je kiu ne estas bezono.

La granda ekinteresiĝo pri ekonomiaj faklernejoj antaŭ kelkaj jaroj kaŭzis, ke nun gravajn malfacilaĵojn ekhavi laborpostenon havas geekonomiistoj. Fine de la jaro 2000 kiel senlaboruloj registriĝis 9000 el ili. Alia tia fako estas vendist(in)o kun 8000 registritaj senlaboruloj.

Pli rapide trovas laboron diplomitoj de altlernejoj, kiuj pli facile ŝanĝas siajn kvalifikojn ol tiuj kiuj havas “konkretan profesion”. Tamen ankaŭ ĉe tiuj la senlaboreco pligrandiĝas.

La plej grandajn malfacilaĵojn havas loĝantoj de vilaĝoj kie mankas entreprenoj kaj transportrimedoj.

En decembro de la jaro 2000 por ĉiu laborpropono adresita al laboroficejo estis meznombre 88 senlaboruloj. Oni antaŭvidas ke ĝis la jaro 2005 por gejunuloj finontaj lernejojn devus estiĝi 3,5 milionoj da novaj laborlokoj.

Ambaŭ flankoj tro postulemaj

Laŭ Mikaelo Rabikowski de la Landa Laboroficejo dungantoj kaj laboristoj havas problemojn. Labordonanto volas laboristojn kun sperto, kiun freŝe diplomitoj verŝajne ne havas. Aliflanke, junuloj havas altajn pagpostulojn. Ĉiu diplomito deziras labori en la eklernita fako.

Dum la pasintaj jaroj estis organizitaj multnombraj pluklerigaj kursoj. Plej malefikaj estis tiuj pri komputila priservo, administra priservo kaj vendistoj. Plej sukcesaj estis kursoj por priservo de konstruaj maŝinoj kaj por stiristoj, lignaĵistoj kaj veldistoj.

Senlaboreco inter gejunuloj nuntempe ne estas nur pola problemo. Simila indikilo estas en Italio (30,3 %), Finnlando (28,3 %) kaj Hispanio (25,7 %). Malpli da problemoj por akiri laborlokojn havas diplomitoj en Aŭstrio kaj Nederlando kun respektive 4,1 % kaj 4,9 % da senlaboruloj.

El la nombro de ĉiuj laborkapabluloj en Pollando nun ĉ. 17 % estas senlaboruloj. Verŝajne polaj gejunuloj post aliĝo al EU serĉados laboreblecojn ekster sia lando, ankaŭ en najbara Germanio.

Stanisław ŚMIGIELSKI