Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Konsumo de infanoj

En februaro 2001 la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio faris enketon pri la konsumado en la grandaj urboj Pekino, Ŝanhajo, Xi’an kaj Chengdu.

La enketo montris, ke en la tuta lando la infanoj en aĝo de nulo ĝis 12 jaroj ĉiumonate havas konsumon super 3,5 miliardoj da juanoj (0,49 miliardoj da eŭroj). Nur en Pekino, la infanoj sub la aĝo de 12 jaroj dum unu monato konsumis 1,4 miliardojn da juanoj.

Belaj vestaĵoj gravas

Zorgeme beligi infanon iĝis tre grava afero en la familia vivo. La granda plimulto de la familioj malŝpare elspezas monon, por ke iliaj infanoj vestiĝu kiel eble plej bele.

Koncerna eduka fako pasintjare faris esploron pri fammarkaj vestoj en dekkelkaj bazaj kaj mezaj lernejoj. Ĝi trovis, ke inter la enketitaj infanoj pli ol duono posedas almenaŭ unu kompleton de fammarkaj vestoj. 30 % havas du aŭ tri kompletojn, kaj 10 % eĉ pli ol kvar.

El la bazlernejanoj 92 % aĉetas manĝeton ofte kaj laŭdezire. Nur 8 % ne emas.

Dum la enketado oni ankaŭ trovis, ke infanoj preferas importitajn varojn. Pri la konsumo de vestoj kaj manĝaĵoj el eksterlando la pekinaj infanoj okupas la unuan lokon en la lando. Por tio ili ĉiumonate elspezas 500 milionojn da juanoj.

Infano estas la ĉefa kosto

Laŭ la enketo nun en trimembra familio la konsumo por la infanoj fundamente decidas la konsumon de tiu familio. En 80 % de la salajrulaj familioj, post dekalkulo de la necesaj elspezoj, la monata meznombra konsumo de la infanoj tre multe superas tiun de la plenkreskuloj.

En Pekino, urbego kun alta vivkosto, la familiestroj estas devigataj elspezi almenaŭ duonon de sia totala familia enspezo por vivteni infanon, por ke ĝi eniru infanĝardenon aŭ lernejon kaj ekskursu en ferioj kaj festoj.

Edukistoj montris, ke favoraj vivkondiĉoj necerte havigas al infanoj bonajn kvalitojn. Espereble la familiestroj iamaniere limigos la konsumon de la infanoj kaj alkutimigos ilin al ŝparemo en la vivo.

MU Binghua