Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Tro luksa pakumo

Al iu maljunulino antaŭ nelonge okazis malagrablaĵo. Ŝia filo donacis al ŝi skatolon da sanigaj herboj, kiu entute valoris kelkcent juanojn. La pli ol 20 herboj, mallongaj kaj maldikaj, tamen estis enmetitaj en granda skatolo. Rigardante la iom malplenan skatolon, ornamitan per ruĝa silko kaj orkolora nilono, la maljunulino sentis, ke nek forĵeti la skatolon, nek konservi ĝin, estus taŭge.

“Por enmeti iom da drogherboj, oni faris la skatolon tiel granda kaj delikata, kaj ekipis ĝin eĉ per du seruretoj. Forĵeto de ĝi estus vera malŝparo, sed restigo ne alportos alian uzon.” Post longa hezito ŝi ne forĵetis la belegan skatolon, sed metis ĝin sub sian liton.

Ĉiea fenomeno

Iu ĵurnalisto speciale iris al pluraj supervendejoj kaj magazenoj en Ŝanhajo por tie esplori la komercadon. Li trovis, ke la fenomeno, ke varoj surhavas tre luksan eksteran pakumon kaj ke pakmaterialoj estas tro malŝpare uzataj, videblas ĉie.

En vendejo de donacoj sur Nanjing-strato, vendisto prezentis al la ĵurnalisto skatolon da fammarkaj medikamentoj. La skatolo estis 66 cm alta kubo; en ĝi troviĝis kvar malgrandaj skatoloj. Fakte estis nur 48 piloloj. La vendisto ĝentile klarigis: “Oni aĉetas medikamentojn por donaci, sed samtempe oni ankaŭ volas paradi. Ju pli granda estas la skatolo, des pli bone estas por la donacanto.”

“Mi sentas, ke mi elspezis monon kvazaŭ nur por aĉeti pakumon” iu kliento, kiu estis elektanta varojn, plendis al la ĵurnalisto. “Nun pakumoj de tre multaj varoj, precipe de varoj sanigaj kaj nutraj, pli kaj pli grandiĝas kaj komplikiĝas. Ofte okazas, ke tri aŭ kvar pakskatoloj estas uzitaj nur por unu varo nemultvalora. Pliiĝo de pakumo efektive kaŭzas prezleviĝon de la vara tutaĵo. Donacoskatoloj plejparte havas belan aspekton, sed malfermite, entenas grandajn pecojn da ŝaŭmplasto. Kiam iu ricevas skatolon da nutraĵo, venas al li ankaŭ amaso da pakmaterialoj.”

Arbarego por pakumi ĉemizojn

Kvankam pakumo estas vesto de varo kaj povas beligi ĝin, tamen por simpla varo troa pakumo ne nur pliigas la koston, sed ankaŭ kaŭzas grandan malŝparon de naturaj riĉfontoj.

Koncerna ŝtata departemento faris kalkuladon kaj montris, ke nun en nia lando ĉiujare la produktokvanto de enskatoligitaj ĉemizoj estas 800 milionoj. Iliaj skatoloj bezonas 240 000 tunojn da papero. Kun arbo de dekcentimetra diametro kiel kalkula normo, kaj sciante ke sepopo da tiaj arboj povas estigi po unu tunon da papero, por havi 800 milionojn da skatoloj, oni forhakis 1,68 milionojn da arboj. Laŭ la kalkulo, nia lando do ĉiujare nur por la enskatoligitaj ĉemizoj perdas vastan arbaron.

En sia intervjuo la ĵurnalisto rimarkis ankaŭ, ke plejparto de la konsumantoj tre konsentas, ke por komercaĵoj produktantoj devas uzi pakumojn simplajn kaj praktikajn. Ili opinias, ke ne estas grava la bela pakumo, se la varo aĉetita estas nur por uzo de aĉetanto mem aŭ ties familianoj. Se la varo estas donaco, ĝia pakumo ja postulas belecon, sed tia beleco devas esti modera, ĉar plej grava estas la kvalito de la varo mem. Ĝia ekstera pakumo povas nur aldoni ian oportunon, ekzemple por transporti kaj fiksi, sed tio ne anstataŭas la varon mem.

Ĉi-jare la Ĉina Konsumanta Ligo prenas “verdan konsumon” kiel la temon de sia aktivado kaj emfazas, ke la konsumado estu en akordo kun ŝparo de energio kaj protekto de ekologia medio.

Sed, laŭ enketo, nuntempe plimulto de la ĉinaj konsumantoj havas nebonan konsuman kutimon. Strebi al bela ŝajno evidente ne helpas atingi la celon “verda konsumo”. Produktistoj, komercistoj kaj konsumantoj, ĉiuj kune devus agadi por ŝpari troan pakumon.

MU Binghua