Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Reviziita versio

Iksoj kaj trefoj

X – ikso, jen la litero, kiu ne apartenas al nia alfabeto, sed pri kiu oni plej parolas, eble ĉar ĝi estas simbolo, signo de nekonato, anstataŭa karaktro, danĝera radiaĵo. Laŭ multaj manieroj ĝi estas objekto de konflikto.

PetrobrásPetroBrax

Unu el la plej amuzaj konfliktoj okazis en Brazilo dum la eŭforioj de jarfino, ĝuste pro ikso cele al ŝanĝo de la nomo “Petrobrás” al “PetroBrax”. La nomo Petrobrás estas nacia simbolo de 50 jaroj por la brazila nacia ŝtata petrol-kompanio, simbolo por kulto de brazila naciismo. La slogano “o petróleo é nosso” (la petrolo estas nia) estas tre elokventa, same kiel la sigla vorto “Petrobrás” (brazila petrolo).

Neatendite, ekzakte je la 26a de decembro, en plena kristnaska postebrio, oni povis legi en la frontpaĝo de la ĵurnaloj: Petrobrás iĝas PetroBrax. La prezidanto de la kompanio Henri Philippe Reichstul (legu kiel vi povas, brazilanoj ne sukcesas) rapide provis ekspliki la motivojn de la ŝanĝo: “La 50-jara Petrobrás iĝis arkaika, ĝi ne plu kongruas al la tutmondigita merkato, ni ne volas vendi niajn naciajn landaĵojn sed petrolaĵojn al la tuta mondo, la hispanaj kaj anglaj lingvanoj ne kapablas legi la silabon brás, multe pli internacia estas la sono brax”, ktp, klarigis la prezidanto. Evidente, unu fojon plian, elstariĝis la hegemonio de la angla lingvo, kaj oni rememoris la multnaciajn nomojn kiel Texaco, Exon, Pemex, Ecex, kie la iksoj abundas kohere kun Brax, ĉu ne?

La 27an de decembro preskaŭ okazis revolucio en Brazilo. Naciisma blovo ciklone leviĝis el ĉiuj medioj ... pro ikso. La povra Reichstul rezignis pri la “modernigo”, kaj postrestas la marko “Petrobrás”, ĝis iuj riĉ-mensaj esperantistoj kun potenca mistiko eble sugestos esperplenan markon kiel “Esperpetrol” tute senpage, ĉar oni riproĉas al Reichstul la vanan elspezon de 50 milionoj da usonaj dolaroj nur por unu ikso.

La signo X

Por la iniciatinto de nia lingvo por la sono de x sufiĉis ks. Kelkaj tamen diras, ke nia Zamenhofo uzis la ikson tre inteligente: per simpla horizontala tranĉo en la mezo li havis la du supersignojn, kiujn li bezonis – la supran parton por la ŭo kaj la malsupron por la cirkumflekso. Ni scias ankaŭ, ke la geniulo klare, fundamente proponis, ke se pro teknikaj motivoj oni ne sukcesas skribi la supersignon sur la literon mem, oni simple postmetu la literon ho. Kaj la afero bone funkcias de pli ol jarcento.

Bedaŭrinde, ni scias, ke pro la citita hegemonio de la angla lingvo, kiu praktike ne posedas supersignojn, la hegemoniuloj pensis nur pri si kaj enmetis nur signojn por esprimi la anglan lingvon en la modernaj interkomunikiloj kiel Interreto. Notinde, ke en la komputiloj mem tiu problemo jam estas plene solvita, sen aldono de la litero ho. La inventitaĵo estas iom pli stulta ol la propraj inventistoj, do, ĉar la litero ho ekzistas kiel normala signo, ĝi ne taŭgas por nia fundamenta solvo. Ĉar nia lingvo ne uzas ikson en la alfabeto, sed la interreta sistemo enhavas ĝin, tute logike oni povas programi la stultajn aparatojn, por ke ili akceptu la signon X kiel supersignon. Temas pri simpla artifiko... ja povas esti aliaj, artifikoj, sen iluzio aŭ trompo (por ĝustigi la difinon de la vortaro). Ne komprenebla afero estas la perdo de tempo, la senfinaj diskutoj kaj disputoj inter laŭdire inteligentaj homoj en ĉiuj anguloj de nia terglobo pro iksoj pseŭde utilaj.

Trefoj kaj Bofrontoj

Estas konstateble, ke ĉiu homo, kiu havas kontakton kun Esperanto, arogas al si la rajton perfektigi ĝin. De la fruaj tempoj ĝis hodiaŭ pli kaj pli svarmas la bofrontoj, kiuj daŭre provas damaĝi la bonan funkciadon de nia lingvo, de la lingvo de MONATO, kiu feliĉe ekzistas por klerige montri, ke Esperanto funkcias.

Ne interesas scii, ĉu Esperanto estas perfekta aŭ ne, laŭ senutilaj (por uzado) lingvistoj, lingvistikistoj, filologoj, esperantologoj; interesas nur la fakto, ke nia lingvo perfekte funkcias; ĝi do ne bezonas “help-alfabeton” aŭ tute alian alfabeton, kiel insiste prezentas per senfina galimatio iu “Trefo”, bulteno de iu “Trenha”, terure, sub gvidado de influa eksprezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu feliĉe tiam klopodis respekti nian fundamenton. Esperanto ne estas ludilo, kartludo kun trefo, aso, piko, kero kaj karoo, per kio oni laŭplaĉe friponas.

Estas tempo, ke tiuj, kiuj ŝatas la anglan, iru al ĝi; estas tempo, ke tiuj, kiuj ne ŝatas Esperanton, forlasu ĝin. Estas ankaŭ tempo, ke la seriozaj uzantoj de Esperanto atentu pri la virusaj iksoj kaj trefoj kaj urĝe starigu “fronton kontraŭ bofrontoj”.

Gilbert LEDON