Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

eble vi rimarkis, ke neniam en nia revuo mankas artikoloj pri ekonomio. Ne malofte tiu ĉi rubriko estas eĉ la plej ampleksa. Tio ne estas hazardo; fervoron de aŭtoroj pri ekonomio ni dankas ankaŭ al favoro de l’ koncerna asocio Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) kaj ties multjara prezidanto, Franz Josef Braun. Krome estrarano de IKEF, Roland Rotsaert, estas redaktoro de nia rubriko. IKEF daŭre proponas al siaj membroj verki por MONATO, kun sukceso, kiel oni povas legi en la jarraporto de IKEF. Tie oni listigas sep membrojn de la fakgrupo, kiuj regule verkis por nia revuo en 2000. Sed la raporto atentigas: “Malgraŭ tiu laŭdinda agado ni devas konstati, ke por grandaj mondopartoj ankoraŭ ne estas kunlaborantoj por Monato, kvankam loĝas IKEF-anoj tie.” Kaj la estraro aldonas: “Ĉe tiu okazo ni denove atentigas niajn membrojn pri la fakto, ke Monato rolas kiel ĉefa podio por nia verka agado, kaj ni rekomendas al ili la abonon de Monato” Tiu ĉi propono baziĝas sur la ekkono, ke kunlaboro utilas al ambaŭ, la fakgrupo kaj nia revuo. Ekonomiaj temoj nuntempe trovas pli kaj pli vastan intereson, nelaste pro la tutmondiĝo, kiu furoras jam de multaj jaroj, kaj pro la fakto, ke unu el la grandaj ekonomikaj sistemoj kolapsis: komunismo fiaskis kaj malaperis, sed por multaj ekskomunismaj landoj transiro al kapitalismo alportas multajn kaj grandajn problemojn. Do temoj por la rubriko certe ne elĉerpiĝos.

Sincere via Stefan Maul